| 45 jaroj |
La komenco.
CDEL estis fondata la 6-an de februaro 1908. Pri la fonda kunveno informis Dana Esperantisto, n-ro 1, 1908, jene:
Ĉe kunveno okazigita la sesan de februaro 1908 de delegitoj el la "Societo de Esperantistoj", "Konversacia Esperanto Klubo", "Esperanto Societo de Danaj Laboristoj" kaj "Dana Esperanto Societo por junuloj" estis formita organizacio de la nomitaj societoj sub la nomo de Centra Dana Esperantista Ligo.
La ligo celas kolekti danajn Esperantistojn por komuna laboro kaj esti la ligilo inter la Esperantistoj de Danlando kaj de la eksterlando.
Oni aprobis legojn kaj elektis reprezentantaron, konsistantan el:
S-ro Fritz Bock (prezidanto)
Leo Abraham, R. Berg,
Kaj Bendix, Poul Borberg, Martin Blicher, J. P. Gierulff,
Fr. Skeel-Giørling- kaj F-ino Marie Schrøder.
Laŭ leĝoj la reprezentantaro prizorgas redakton de la oficiala Esperanto-organo, la eldonadon de Esp-literaturo, lernolibrojn kaj propagandoverkojn, la gvidadon de ekzamena institucio, kiu disdonos oficialajn instruistajn diplomojn, - la mendo de Esperanto-literaturo, kaj de l' eksterlandaj Esperanto-gazetojn, - plie la aranĝon de l' vizitoj de danaj Esperantistoj ĉe la Esperanto-kongresoj.
La prezidantoj.
La prezidantoj kaj iliaj funkciaj periodoj estis:
| Nomo |
Periodo |
Fritz Bock | 6/2 08-13/2 09, |
| F. Skeel-Giørling | 13/2 09-4/8 09, |
A. D. Berg | 4/8 09-12/2 10, |
Georg Hinrichsen | 12/2 10-22/2 11, |
Poul Lohmann | 22/2 11-junio 11, |
Heiberg | junio 11-12, |
Andr. Nissen | junio 12.-13., |
Georg Hinrichsen | 13/6-31/5 14, |
Kyhse | 31/5 14-21/5 16, |
Margrethe Noll | 21/5 16-3/8 19, |
Martin Blicher | 3/8 19-5/6 22, |
A. Taumose | 5/6 22-12/6 23, |
Martin Blicher | 12/6 23-5/6 27, |
Alfr. Christensen | 5/6 27-13/6 32. |
Martin Palsberg | 13/6 32-4/6 33. |
Axel Andersen | 4/6 33-19/5 34. |
C.R.Ege | 19/5 34-31/10 34. |
N. Bagge | 31/10 34-15/2 37, |
Poul Jørgensen | 15/2 37-16/5 37. |
Holger Ærsøe | 16/5 37-14/11 37. |
P. Th. Justesen | 14/11 37-1/12 42, |
H. Egerrup | l/12 42-13/6 43, |
O. C. Lange | 13/6 43-25/5 47, |
Chr. Hougaard | 25/5 47-28/5 50. |
O. C. Lange | 28/5 50-6/6 54, |
Svend Dragsted | 6/6 54-5/2 62, |
L.Søgård-Hansen | 5/2 62-5/5 68. |
Ib Schleicher | 5/5 68 -. |
| Notoj |
|
Artikolo el Dansk Esperanto-Blad,
Redaktoro H.V.Rasmussen, Lyngby.
kaj el februaro 1953.
|
Retestro kompilis.
Vidu ankaŭ liston alie = Prezidantoj de CDEL (Centra)/DEA.
|
| |