Esperanto Nia
Poezio

 
Gustav Kühlmann
50-jara punkto.
50-jaran kluban ekziston
ni festis honore al K E K
kaj per la multnombra ĉeesto
finiĝis nun jaroj 50,
50 jarajn gratulojn
ni portas al vi, al vi,
50-jarajn gratulojn
ni portas al vi.

50-jaran punkton ni metas
kun bela deziro al K E K,
ke vivu, prosperu la klubo
dum jaroj ankoraŭ 50.
50-jarajn gratulojn
ni portas al vi, al vi,
50-jarajn gratulojn
ni portas al vi.

 

El: Programo por la 50-a jubilea kunveno de Konversacia Esperantista Klubo, Kopenhago, la 2/1 1958.
Melodio ? - Mi ne scias...