Kion oni faris?
Ĉu la aktiveco estis same granda kiel en 1958! - Ĉu eble eĉ pli granda?
Kompreneble tio estas malfacila demando, sed trafoliumante la tiaman jarkolekton de Dana Esperantisto ni trovis diversajn interesaĵojn laŭ kiuj vi juĝu.
Jam en sia unua jaro CDEL aranĝis komunan vojaĝon al mondkongreso, la kvara Universala en Dresden. Antaŭ la vojaĝo oni kolektis la partoprenantojn por kurso, en kiu estis priparolataj ĉiaj fenomenoj kiuj povas okazi al vojaĝantaj esperantistoj. - Kotizo por partopreno en la kongreso estis 120 kr.!
Kompreneble oni eldonis reklamafiŝon, kaj io tre interesa estis Esperanto Oficejo, kie Skeel-Gjørling dejoris ĉiun tagon de la 15-a gis la 16-a. Li donis por eksterlandaj delegitoj rekomendan leteron al kopenhagaj esp.istoj kiuj deziris vojaĝi, kaj li ankaŭ akceptis ĉiujn samideanojn, kiuj prezentis al li rekomendan leteron de sia urba delegito. Per la kontoro, kiu situis en la domo de Dansk Rejsebureau, oni povis ricevi ĉiujn informojn pri vojaĝlinioj ktp. kaj antaŭmendi hotelĉambrojn, vojaĝbiletojn k. a.
La plej grava okazaĵo en 1908 estis la postkongreso en rilato al la mondkongreso en Dresden. En tiu kongreso partoprenis la plej eminentaj esperantistoj, antaŭ ĉiuj Zamenhof mem, kaj la oficiala stampo, kiun atingis la kongreso per akcepto en la urbdomo kaj protekto de la tuta gazetaro, havis konsiderindan signifon por la movado.
Sed krome okazis multaj aliaj plimalpli gravaj aferoj, kiuj ĉiuj atestas pri laboremo de la tiamaj Esp-parolantoj.
S-ro Kaj Bendix kaj la kantisto Vilh. Michelsen entreprenis rondvojaĝon en la lando "por definitive esperantistigi" ĝin.
S-ro Kaj Bendix kaj kelkaj aliaj kompetentuloj krome eldonis "Dana-NorvegaEsperanta Leksikono".
La tria klubo de Centra estis KEK, la kopenhaga asocio, kiu komencis per granda energio, interalie fondante ciklistklubon kaj Esperantan horon, kiu "jam lernis nian himnon". La programoj estis precipe literaturaj: ekzemple en unu vespero Skeel Giørling voĉlegis skandinavajn noveletojn, en alia
f-ino Noll kaj s-ino Grave prezentis tradukitajn kaj originalajn Esperanto-rakontojn.
La 17-an de marto la kopenhagaj esp-istoj faris publikan koncerton. La agantoj estis f-inoj Melchior kaj Læssøe, s-inoj Oda kaj Valborg Knudsen kaj s-roj Bartholdy kaj Poul Knudsen.
Oni aranĝis 1-an kaj 2-an gradan ekzamenojn, kaj inter la kursoj okazantaj estis du por policanoj en Kopenhago.
"La Ombrelfabriko de Kopenhago", Østergade 58, elpendis avertilon, ke "Oni parolas Esperante".
Okaze de la "Infanhelpa Tago" Skeel-Giørling donacis al la komitato 10 premiojn konsistantajn el 1o lecionoj pri Esperanto.
Ankaŭ al infanoj oni komencis instrui pri Esperanto. En la komunala reallernejo de Odense s-ro N. C. Carlsen instruis al la du plej aĝaj klasoj. Plie en "Fyns Handelshøjskole" Esperanto estis adoptata kiel regula instrufako.
La plej granda infankurso tamen estis tiu de f-ino Funck. Ŝi kolektis 80 kopenhagajn infanojn por instrui Esperanton al ili.
Ĉe la popoluniversitato en Kopenhago profesoro Jespersen faris prelegserion pri la temo "Popollingvo kaj mondlingvo", kaj la ĉokoladfabriko "Globus" produktis delikatan "Esperantoĉokolado"n (prezo: 35 oerojn); en ĉiu paketo troviĝis danaÆsperanta "ŝlosilo" kun aldonajo enhavanta fabelon de Grimm, frazaron kaj vortaron.
- - -
Grandaj okazaĵoj kaj malgrandaj, ĉio kontribuas al sufiĉe klara bildo pri la aktiveco de Esp.parolantoj en la antaŭa generacio. Ilia fervoro estas imitinda kaj ilia eltrovemo inspiriga.
Se oni volas atingi idealon, la ĉefa afero estas rigardi antaŭen. Oni devas ĉiam forigi novajn barilojn kaj krei novajn vojojn.
"Ne rigardu malantaŭen", tio estas la rekantaĵo de proverboj kaj religiaj himnoj. "La vivo atendas nin en la estonteco!"
Se oni ne perdiĝas en la pasinteco tamen ne povas esti erare sendi siajn pensojn al tiaj homoj, kiaj renkontas nian rigardon en la pionira tempo de nia movado. En la 50-a jaro de CDEL ni ŝuldas al ili dankon kaj honoron.
| Notoj |
|
Artikolo el Dansk Esperanto-Blad,
n-ro 1, januaro 1958.
|
Redaktoro: Ole Nederland, Odense.
|