Jarmiloj pasis...Melodio: Malnovajn gekonatojn iam...

Saluto al Centra okaze de la 50-jara jubileo.
H. E. Jensen
Melodio: Skuld gammel venskab rejn forgo... (Malnovajn gekonatojn iam ...)


Jarmiloj pasis, homoj penis
talpe sur la ter',
blinduloj gvidis la blindulojn,
vanis la esper'.
Sed en malhelo de l' mizer'
eklumis sankta flam',
alportis ĝin el alta sfer'
al ni frateca am'.

Sen lumo kaj kompreno ni
batalas sen esper',
ni seniluziiĝas en
malamo kaj koler'.
Nur en la lumo de la flam'
ĉiela venkos ni;
kunligas nin frateca am'
en sankta simpati'.

En centro de malamo kaj
amara miskompren'
aperis homo nobla kaj
tutmonda indiĝen'
El li la flam' fariĝis flor',
ekkreskis sur la ter',
por ke en ĉiu homa kor'
ekkresku ekzempler'.


Eraris dum jarcentoj
kaj lingvist' kaj filozof'
La solvon trovis sen erar'
kaj simple Zamenhof!
Frateca am' en lia kor'
fariĝis monda lum',
dum la klopodoj de esplor'
fariĝis vent' kaj fum'.

Ĉe ni do en 1908
ekkreskis florĝarden' ,
en kiu homoj - vi kaj mi -
fariĝis indiĝen'.
La Zamenhofa flamo-flor'
radikon havas nun
en la profund' de nia kor',
fariĝis gvida sun'.

Jam pasis 50 jaroj
en batal' kaj en labor';
atakoj ofte ĝenis
la kreskadon de la flor'.
Sed daŭre vivas CENTRA en
la centro de l' movad' -
­tial por ĝi eksonas jen
gratula serenad':

Sukceson kaj prosperon al
la bela florĝarden',
restadu CENTRA centro
en la tuta entrepren'!
Kompreno devos venki, se
saviĝu nia mond',
per helpo kaj instigo de
la Zamenhofa rond'.

Notoj
El: La programo por Centra-jarkongreso en Kopenhago, 24-25.05.1958
Verkisto: H. E. Jensen.
Melodio: Skuld gammel venskab rejn forgo.(Skota popola melodio),
(Malnovajn gekonatojn iam...)