En la mondo sonas lingvoj multaj,
ĉiuj ja plej bona komprenil'
al la homo - fluaj aŭ singultaj -
kaj dum uragano kaj trankvil'.
La gepatran lingvon ĉiuj amas,
laŭdas ĝin en himnoj aŭ parol',
kaj en ĝi anim' kaj koro flamas,
ardas por ĝojigo kaj konsol'.
Kial do ni novan lingvon uzas,
kvankam homoj akre mokas nin,
kaj lingvistoj moke ĝin rifuzas
kaj lingvaĉo stulte nomas ĝin?
Kial ni ĝin do kulturas spite
kaj ĝin propagandas en fervor' ?
Ĉar ĝi estas al ni »aqua vitæ«,
instigilo por la laca kor'.
Kaj en ĝi ni bonan ŝancon vidas
por kompreno kaj por simpati'
inter homaj rasoj, kiujn gvidas
nun malamo, timo kaj envi'.
Estas jam urĝega tempo trovi
solvon de la vasta mondproblem',
for de ni la ferkoloson movi,
se ne sonu Dia anatem'!
Oni diras, ke la celo estas
pli ol iam fora, sen esper'
tamen ni laboras, eĉ ni festas
kaj atendas pacon sur la ter'.
Post klimakso de la vintro venas
ja printempa suno kaj somer';
tial ni laboron partoprenas
por komunaj vojo, viv' kaj ver'.
Dum la vintra tempo akre frostas,
sed printempo - jen aperitiv'!
Ni en Aalborg ĝoje pentekostas
por pli forta kaj pli freŝa viv'.
Do la jarkunvenan lukton finu
kiom eble baldaŭ per influ'
de l' spirit' Aalborga, sed kulminu
inter ni samideana ĝu'!