Esperanto Nia
Informoj pri la dana esperanto-movado.

Aarhus en 1926.
De nia kunlaboranto kaj reprezentanto en Aarhus ni kun granda danko akceptis la sekvan raporton.

Depost la jaro 1909, kiam je iniciativo de nia nelacigebla samideanino f.ino Noll estis starigita esperantista klubo en Aar­hus, nia afero vivis en tiu granda provincurbo. Ĝi vivis kaj eĉ kreskis, kvankam ne tre vigle. De tempo al tempo ĝi pro gra­vaj perdoj senteble suferis. La forvojaĝo de gesinjoroj Hejlskov, poste tiu de doktoro Mejndor, kaj fine la mortigo de nia fidela kaj lerta samideano sro oraĵisto Etzerodt, kaŭzis al la klubo malĝojon kaj provizoran stagnacion.

Sed nia afero daŭrigis sian vivadon. Novaj gvidantoj ekestis kaj kolektigis la mem­brojn, jen en hotelĉambroj, jen en privataj hejmoj. Dum kelke da jaroj sro instruisto Hvorslev surprenis sin la taskon de pre­zidanto, ĝis tiam, kiam nia pro sia ŝatata agado en Odense bone konata sro Palsberg - alveninta al la urbo kun novaj fortoj kaj ŝarĝita per bonaj spertoj -- estis elektata prezidanto.

Sub lia gvidado la klubo nuntempe laboras energie por kon­vinki tiom multajn kiom eble de la aarhusanoj pri la graveco de nia movado kaj varbi novajn adeptojn por nia afero. Aarhus Esperantoforening havas nun 35 membrojn, kaj ili kunvenas ĉiumonate la unuan mardon je la 8a vespere en Østergades Hotel. Meze de ĉiu monato okazas kutime kunveno en iu privata hejmo, kaj tiam prefere estas parolata kaj konversaciata en Esperanto. Krom la ĉi-supre nomita prezidanto la estraro de la klubo konsistas el la jenaj membroj: sro telegrafisto Th. Rye, sro instruisto C. A. Hvorslev kaj sro fervojisto E. Ebbesen.

Notoj
El: La Forta Voko, n-ro 1, januaro 1926.
1. jaro. Redaktoro: Paul Neergaard.