Dum landa ekspozicio
en Aarhus mil naŭ cent naŭ!
vesperon, en majo fondiĝis,
klubeto esperantista.
Ĝi estis "Konversacia klubo
de Aarhus" nomata
- sed nombris nur dekon da membroj.
Tiel ĝi komenciĝis, modesta, malforta,
la esperantista movado
en Aarhus, provinca grandurbo
kun duon cent miloj da homoj.
Virino malforta laŭ korpo,
sed tamen spirita potenca
vivigis per tio ĉi-tie
la gravan mondlingvan ideon.
Honoron al Nollo, honoron al tiuj,
kun kiuj ŝi fondis la klubon.
Tra duon jarcento, ĝis nun ĝi laboris
por celo plej alta kaj bela:
Prepari per lingvo la internacia
la tutan homaron por amo kaj paco
- fratigi la homojn sur tute la ter'.
Dum land ekspozicio,
en Aarhus mil naŭcent naŭ
germeto estis semata
kun celo rikolt' benata.
Jam kreskas vigle la planto,
radias el ĝi Esperanto...
Klubo la esperantista de Aarhus:
Vivu kaj kresku kaj restu fidela
al nia monde ampleksa afero.
Estu al generacioj venontaj
inda modelo por kunlaborado
laŭ la instruo de nia majstro
- laŭ la spirito de Zamenhof.