Esperanto Nia
Poezio

Poul Moth:
De antikva temp' batalis...
Melodio: Paa det jævne...
De antikva temp' batalis
proletaro por liber',
kaj viktime multaj falis,
kaj kun sang' ruĝiĝis ter'.
Miloj en karcer' suferis
turmentitaj de burĝar',
/: kiu ĉiam nur konkeris
la potencon per murdar' :/

La tiranoj havis penon,
ke rompiĝu proletar',
ĝin ĵetadis en katenon,
ĝin murdadis sen rajtar'.
Solidaro ne mortiĝis.
Ĉiam la proleta fort'
/: ribeladis; kaj kreigis
por prolet' pli bona sort'. :/

Tuta mond' nun en obskuro
kuŝas, kaj la laborist'
subjugita de la duro
de' kruela militist'.
Aŭdu la katensonoron!
Ĉie laborista sang',
/: ĉie murdoj; ĉiun horon
krias pro suferoj lang' :/

Kiel post antaŭaj batoj
ree venos glora tag';
ree marŝos tra la stratoj
proletar' sub ruĝa flag'.
Restariĝos ligo forta
de' tutmonda proletar'.
/: Tiam de l' batal' ĝismorta
komenciĝos la prepar' :/

Malaperas oldaj klanoj,
malhelpegoj en labor',
Samsentante, samlingvanoj,
ĉiulande sama mor'
la popoloj mem ariĝas
en batalo por liber'.
/: Eĉ, se l' vojo nun bariĝas,
venkos proletar' sur ter' :/

Notoj
El: D L E A - Kantaro, 1947 - (n-ro 35).
Eldono: Dana Laborista Esperanto Asocio.

Komponisto: Carl Nielsen (1865-1931) aŭ la germana melodio:
"Strömt herbei, ihr Völkerscharen".

Muziknotoj el la libro. Syng Danmark, red. Oluf Ring.
Pri Carl Nielsen: Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "Carl Nielsen".

Pri Poul Moth: Biografio, rete - klaku ĉi-tie: "P. Moth".