Esperanto Nia
Humuraĵoj

Harald Kidde
Antaŭ Paradizo.

"Sankta Petro, enlasu min."
"Haltu, animo, kion vi faris?"
"Ho, kredu al mi, Sankta Petro, nenion malbonan mi faris?"
"Mi ne demandis pri tio, kion vi ne faris, mi demandas: Kion vi faris?"
"Sankta Petro! . . .

* II *

"Malfermu, Sankta Petro!"
"Kion vi volas?"
"En la paradizon."
"Ĉu estas la krucumito, al kiu vi volas?"
"Jes, en lian paradizon!"
"Kie estas via kruco? Montru al mi la truojn de viaj najloj?"
"Sankta Petro! ... "
"Foriru! Via loko ne estas tie-ĉi!"

P. Chr. Asbjørnsen
Al ĉiu ŝajnas siaj propraj idoj plej belaj.

Pafisto iam iris en arbaro, jen li renkontis skolopon.
"Kara, bela, ne pafu miajn idojn," petis la skolopo.
"Kiaj estas viaj idoj?" demandis la pafisto.
"La plej belaj idoj irantaj en la arbaro estas miaj," respondis la skolopo.
"Nu, mi ne volas pafi ilin," diris la pafisto.
Sed revenante, li portis per la mano tutan faskon da skolopidoj, kiujn li estis pafinta.
"Ve, kial tamen vi pafis miajn idojn," diris la skolopo.
"Ĉu tiuj-ĉi estas viaj?" demandis la pafisto, - "mi ja pafis la plej malbelajn, kiujn mi trovis."
"O, jes," diris la skolopo, "sed ĉu vi ne scias, ke ĉiu trovas siajn proprajn idojn plej belaj."

P. Chr. Asbjørnsen
Satano en la nukso.

Iam estis knabo, kiu vojirante rompis nuksojn; jen li trovis unu vermboritan, kaj en la sama momento li renkontis Satanon.
""Ĉu estas vere," diris la knabo, "kion oni diras, ke Satano sin povas tiom malgrandigi, kiom li mem volas, kaj trairi truon de kudrilo ?"
"Jes," respondis Satano.
"Montru tion al mi, kaj enrampu ĉi-tiun nukson," diris la knabo, kaj tion faris Satano.
Kiam li estis enrampinta tra la vermotruo, la knabo ŝtopis ĝin per lignaĵeto. "Nun mi vin havas tie-ĉi," li pensis enpoŝigante la nukson.
Irinte iom da distanco, li venis al forĝejo; li eniris ĝin kaj petis al la forĝisto dispecigi tiun nukson por li.
"Jes, tio estas tre facile farota," respondis la forĝisto, prenante la plej malgrandan martelon, metis la nukson sur amboson kaj ekbatis. Sed ĝi ne difektiĝis. Li prenis martelon iom pli grandan, sed ne ankaŭ ĝi estas sufiĉe peza; li prenis ankoraŭ pli grandan, tamen kun sama rezultato. Nun la forĝisto koleris kaj prenis la martele­gon. "Mi do vin dispecigu," li diris, ekbatante tiel forte, kiel li povis; jen la nukso frakasiĝis, tiel ke la duono de la tegmento deflugis la forĝejon, kaj kun krakego, kvazaŭ la dometo estus falonta.
"Mi opinias, ke Satano estis en la nukso," ekdiris la forĝisto.
"Li tiel estis," diris la knabo.

Notoj
Harald Kidde, (1878-1918), dana verkisto, en la lasta jaro konigis sian nomon per kolekto da rakontetoj titolita Luft­kasteller (Aerkasteloj), el kiu Antaŭ paradizo estas eltirita.

P. Chr. Asbjørnsen, (1812 - 1885), la plej ŝatata kolektisto de popolaj fabloj kaj fabeloj en Norvegujo.


El Prozo el Danaj-Norvegaj Aŭtoroj - de H.Th.Thomsen.
Esperanto-Forlaget, Kristiania, 1908.
H. Th. Thomsen, dano, tipografisto, tradukanto, E-isto de 1905. Dum multaj jaroj la ĉefa gvidanto de la E-vivo en Oslo. Fondis la unuan E-klubon en Oslo la 8-an de februaro 1906. Pro ekestinta disputo inter la anoj de la gazeta komitato je propra risko redaktis kaj eldonis la unuan n-ron (1-a de januaro 1909) de „N E-Gazeto“ Norsk E-blad. Kunfondinto de Norvega Esperantista Ligo 1911. Disponigis por la E-klubo propran ĉambron en sia hejmo. Aranĝis grandan E-ekspozicion en 1909. Verkis artikolojn, poemojn, lernolibrojn, unu el ili aperis en 10.000 ekzempleroj.