Esperanto Nia
Poezio - Kantoj

 
Bebel Sørensen:
Kvar kantoj
En Farum
Melodio: Tagiĝo

En Farum - vilaĝo proksime al lag'
kaj verda arbaro abia -
ĉi tie mi vivas ja tagon post tag'
en domo sur voj' idilia.
Pri nia urbeto rakontos mi nun,
dum kiam tra pluvo briladas la sun'.

Jes - Farum situas kviete sen pomp'
en verda insulo Selando.
La arboj verdiĝas - kaj sen interromp'
birdetoj kantadas ĉe rando
de l' densa heĝaro - ĉe marblua ond',
Edeno ĝi estas en tuta la mond'.

Sur strato kaj vojo de nia vilaĝ'
ne bruas la densa trafiko,
sed tamen bruegas dum tiu ĉi tag'
maŝinoj de l' pipo-fabriko.
Tre gaje sonadas ĉe vojo la kant'
per kiu amuzas sin fremda vagant'.


Ĉiun vorton ni komprenas
Melodio: Wolga-lied.

Ĉiuj bonaj verdstelanoj
renkontiĝas tie ĉi.
Esti mondaj civitanoj
ĉiam revas ni pri ĝi.

En la vintro kaj somero,
kaj proksima estontec'
ni laboras kun espero
por pli bona komunec'.

Kie ajn en mond' ni venos
tie estos amikar'.
Ĉiun vorton ni komprenas,
for ja estos ĉiu bar'.

Vivu nia Esperanto
ĝi prosperu pli kaj pli,
estu ĉiam la peranto
por la verda famili'.

Nia estas la estonto
Melodio: ---

La homaro tre bezonas
pacon sur la tuta tero.
La dubanton mi admonas:
Agu ĉiam kun espero
pri la venko por ni etaj
kiuj ĉie estas pretaj
al batalo por la vero.

Kio estas do la vero
por homaro maltrankvila?
Kia ago-maniero
estas al ni plej utila?
Geamikoj - sub la stelo
iros ni al nia celo
kun dankemo kaj fiero.

Venu, venu, kamaradoj
el fabrikoj kaj kabanoj,
restu sur la barikadoj
veraj mondo-civitanoj.
Nia estas la estonto
la eterna paca mondo
per la cerboj kaj la manoj.


Ni antaŭen forte iras
Melodio: - - -

La movado estas eta
sed la tempo montras jen:
La anaro estos preta
kaj fidela ĝia ten'.
Ni antaŭen forte iras
al la venko en estont'.
Tiu, kiun ni deziras,
estas ne-videbla pont'.

Sur la ponto de l' kompreno
estos ĉiam nia voj'
kaj ĉe ĉiu klub-kunveno
ni defendos ĝin kun ĝoj'.
Se la lingvon oni mokus
per vortaĉoj aŭ rikan' -
­tamen mondo forte vokus
»Nun ek-agu ĉiu an' - - -«

 

Bebel Sørensen loĝis en Farum (Nord-Selando)
kaj poste en Egøje, vilaĝo ĉe Køge, meza Selando.
El: Specialaj eldonoj de Bebel Sørensen,
verŝajne meze de 1960-aj jaroj.