75-jara datreveno
Dimanĉe la 29-an de aŭgusto nia prezidanto, Aage Bense, festis sian 75-jaran datrevenon, kaj amaso da personoj eluzis la okazon de la "akcepto" en la hejmo dum dimanĉa antaŭtagmezo, ĉar - Aage Bense ja estas multkonata ankaŭ ekster Esperanto-rondoj.
Oni nur timeme listigas liajn aktivecojn, ĉar oni certe ion ne mencias: politikaj kaj faglaboraj orge.nizoj, maljuna flegado (prez. de fleghejmo), velŝiporganizo, frata loĝio, prez. de DLEA kaj' LEK, membro de la Komunkomitato kaj de la Jubilea Komitato por la l00-jara datreveno.
Multjare kaj persiste li sindone laboras por idealaj aferoj. De la gastlibro ni kaptis la limerikon:
En la bela urbo Kopenhago
ni frue en dimanĉ tago
salutas al Bense
kaj li rekompense
kvitancas per "fleksigo" de brako.
Jakaj