Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Astrid Birkbak . . . ABIo

-----
Fidu aŭ ne: Astrid, nia ABIO kaj privata krist­naskarbo atingos gravan mejloŝtonon 5/12 (1993). Vig­la, juneca, helpema) ag­ema ŝi ĉiam bone in­fluas nian kluban kaj a­socian vivon, dum multaj jaroj ankaŭ organize en la estraro de DEFA Kopen­hago same kiel en DEFA. estis!

Ŝi venas de Vandalio de modesta bienula hejmo, kaj sian devenon ŝi neniam forgesas, kvankam ŝi nun dum pli ol 35 jaroj loĝas en kopenhaga antaŭurbo Ballerup. Oni povas diri, ke ŝi miksas la bonajn aferojn de siaj du "sferoj".

Ŝi ŝatas:

- enigmojn (fari kaj solvi)
- librojn (ŝi eĉ legas ilin kaj estas kiel vi­vanta, senpapera biblioteko)
- katojn (kompreneble!)
- vojaĝi (kaj mi certas, ke neniu ĝis nun pe­tante pri vojaĝ- aŭ alia prelego ricevis ne­an respondon de Astrid)
- skisemajnojn (partopreni kaj aranĝi)
- rimojn (lerta ŝi estas)
- lundajn vesperojn en DEFA Kopenhaga klubkunve­nejo, kaj NI ĝojas pro tio!
Persone mi memoras precipe la travivaĵojn en aŭto(mo)buso 4 en Ĉinio, kie ni estis survoje al iu aŭ alia aranĝo dum la 1986-a UK.
-----
-----

Lene

Kunorganizis IFES-ojn (1989, 1993, 1995)

Notoj
El: Dana Fervojisto, n-ro 11/novembro 1993.
(La "Retestro" iomete korektis en la teksto, ĉar nun estas 2008, kaj ne 1993!)
Astrid nun loĝas en Køge kune kun ŝia edzo, Erik Mortensen,
(edziniĝis 24.06.2005).