Konata gvidantino de intenaciaj kursoj en Helsingør kaj Vejle (Danlando). Siatempa redaktoro de la organo de CDEL, Dansk Esperanto-Blad. Verkis sub pseŭdonimo Adi la rakonton "La forto de l' vero", kiu atingis plurajn eldonojn (la unua en 1945, la dua en 1948, represo en 1973).
Ida Christensen estis sia kompleta nomo, sed ŝi mem preferis kaj petis nur "Ida". Ĉiuj, kiuj iam estis en la danaj feriaj kursoj de Helsingør aŭ Vejle konas ŝin. Ŝi gvidis plej ofte la konversacian kurson, kiun ĉiam partoprenis eksterordinare multaj personoj, ĉar ŝi sciis, en tre agrabla maniero paroligi ĉiun, kaj ĉiuj ŝatis ŝin.
Konata ŝi estas ankaŭ pro sia libro "La Forto de l' Vero" (de Adi, inversita Ida), kiu aperis en tri eldonoj. Okazas tre malofte, ke Esp-libro havas tri eldonojn! Pro sia facileco la libro generale estas tre ŝatata.
Antaŭ 30 jaroj ŝi esperantistiĝis. Tiam ŝi estis jam 50-jara. Baldaŭ ŝi fariĝis redaktoro de la dana Esp-gazeto kaj post tio administrantino de la Libro-servo de CDEL. Dum kelkaj jaroj ŝi estis ankaŭ prezidantino de K. E. K. (E-klubo de Kopenhago) kaj sciis aranĝi interesajn programojn.
Sed plej memorigaj estas ŝiaj kursoj en Helsingør (kaj poste ankaŭ Vejle),kie ŝi post la morto de Margr. Saxl transprenis en 1940 ŝian kurson. Verve kaj interese ŝi prelegis pri literaturaj temoj kaj gvidis viglajn diskutojn.
Ŝi estis kaj restis fidela kunlaborantino de niaj feriaj kursoj. La lastan prelegeton (pri literaturo) ŝi faris en Helsingør pasintjare, sed kelkajn monatojn poste ŝi ne plu havis fortojn por iri al la aŭtuna aranĝo en Vejle. Malforta kaj malsana ŝi estis la 5-an de novembro, kiam ŝi festis sian 8o-jaran naskiĝotagon, sed ŝi estis feliĉa pro la amaso da gratulesprimoj el multaj landoj kaj pro tio, kesiaj geamikoj Esperantistaj venis por honori ŝin.
En tiu tago ni parolis ankaŭ pri la estonta aŭtun-feria loko, la altlernejo JUNAJ HEJMOJ en Århus, anstataŭ Vejle, kaj ŝi antaŭĝojis iri tien 16.-23. oktobro 1966 kaj ĝui preskaŭ luksajn cirkonstancojn; ŝi ŝatis kaj alte taksis, ke niaj kursaranĝoj havu belan kadron. La efektivigo de tiu deziro ne okazis, ĉar sia koro ĉesis bati la 29-an de januaro.
Mi scias, ke ŝi pluvivas en la koro de miloj da Esperantistoj en ĉiuj partoj de la mondo. Ni honoru la memoron pri Ida.
L. Friis.
| Notoj |
|
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 2 - februaro 1966.
|