La 15.4.1951 mortis unu el niaj pioniroj de la plej malnova tempo, rajtigita revizoro Adolf B. Hansen Adobo, kiel ni ĉiam nomis lin, estis iam tre aktiva membro de K.E.K., ĝis kiam lia privata laboro malpermesis al li doni sian tempon al la esperanto-laboro, sed li ne perdis la intereson kaj restis dumviva membro de la klubo.
En Societo de Danaj Esperantistoj (Esperantistforeningen) li fariĝis kasisto en 1908, kaj en 1909 li funkciis dum kvar monatoj kiel sekretario de CDEL. Kiam UEA fondiĝis, li fariĝis fakdelegito de komerco, fakasistanto, kiel ni tiam nomis ilin.
En KEK li trovis sian amindan edzinon, Helene Borgman, kiu postvivas lin. La memoro de Adobo ĉiam restos inter liaj malnovaj samideanoj.
Margrethe Noll.