Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Alfred Christensen, Odense. - (1886 - 1932)

La ĉefo de "Centra Dana Esperantista Ligo", sinjoro Alfr. Christensen, laŭ profesio estas tipografo en Odense je la gazeto "Fyns Social~Demokrat".

Ni devas konfesi, ke li laŭ staturo estas malgranda, sed mi tuj de­vas ankaŭ konfesi, ke li kiel espe­rantisto havas pli grandan formaton.

S-ro Christensen estas naskita en la jaro 1886 kaj li tiel relative estas ankoraŭ juna; li ankaŭ sentas sin juna kaj ekz. parolas pri "ni junaj homoj, kiuj havas la taskon prepari la estontecon".

Jam dum sia plej frua juneco li interesigis pri fremdaj lingvoj kaj memstudis la anglan kaj francan lingvojn, tamen li ne fariĝis kontenta, ĉar li ankaŭ spertis, ke tro multe da tempo oni perdas, sed tamen oni ne atingas bonan rezulton.

Dum la vintro 1906-07 li komencis lerni Esperanton, dum la jaro 1912 li fariĝis membro de la klubo "Unueco" kaj jam dum la sama jaro sekretario de la klubo.

S-ro Christensen ĉiam de la unua tago vigle laboris kaj la membraro de "Unueco" dum la aŭtuno 1913 honoris lin per la elekto kiel prezidanton de la grupo. Kaŭze de kunfandigo de ambaŭ odenseaj kluboj li fordonis la prezidantecon en la jaro 1922.

Ĉar li estas bona homo, lerta esperantisto kaj samtempe posedas fortan volon, certe ne mirigas, ke li do denove estis prezidanto de 1924 gis 1927, kiam li dum la jarkunveno en Sønderborg fariĝis prezidanto de "Centra".

Estas interese rimarki, ke la propagando ĉiam, havis la plej grandan intereson lian, dume li neniam gvidis kurson. Li skribis kelkcentojn da artikoloj propagandcele kaj li plej ofte skribis elegante kaj flue, sed li preskaŭ ĉiam evitas personan propagandon.

La rezultoj de lia laboro kiel prezidanto de "C. D. E. L." jam estas brilaj; nominda estas la "Ekzamena Institucio", la skriba kurso kaj last not least la eldono de "Dansk Esperanto~Blad".

S-ro Christensen portas la sanktan fajron en sia koro; kun rideto li aŭdas la mokojn de la kon­traŭulo kaj poste li mem parolas - vigla kaj pruvanta - tiel ke la kontraŭulo fariĝas Esperantisto.

Daŭrigu la propagandon, s-ro Christensen, en la parlamenton! Ni deziras al vi sukceson!

Martin Palsberg.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 7, decembro 1929.