Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Anders Falkenberg Klausen 10.07.1917 - 21.06.2005.
Honora membro de DEFA depost 1998. Anders Klausen forlasis nin por ĉi­am. Li estis unu el la kvietaj kunlaborantoj, kiu ne povis malakcepti taskon, kiu povus esti je bono de DEFA, en kiu li estis membro ekde 1950. En la fer­voja metiejo en Århus, kie li laboris, li faris grandan informan laboron pri Es­peranto, kaj kiam reprezentantara kunveno de DJF vokis, li spitis la familiajn devojn kaj partoprenis. Longa estas la listo de valoraj faroj de Anders Klausen, multaj kune kun lia edzino Asta, kiu mortis antaŭ kelkaj jaroj.

DEFA dankas kaj deziras pacan ripozon!

Notoj
El: Dana Fervojisto, n-ro 4 - julio-aŭgusto 2005.
Redaktanto: E. Henning Olsen, Næstved.