Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Nekrologo pri Anna Bagger

La 20-an de decembro 2001 Anna Bagger forpasis post mallongtempa malsano. Dum tre multaj jaroj ŝi kaj Preben partoprenis en ĉiuj mondkongresoj ­lastfoje kune kun la nepinoj.

Sendube multaj esperantistoj dankeme pensas pri Anna - pri ŝia gastamo kaj afabla sinteno, kaj pri ŝia vera humuro.

Ankaŭ en la lastaj jaroj ŝi estis tre vigla kaj aktiva. Malgraŭ ŝia alta aĝo ŝi daŭre kapablis uzi sian grandan talenton de kantado en preĝejoj.

La plej simpatiaj pensoj kaj sentoj al Preben kaj la tuta familio.

Tove kaj Ib Schleicher

Notoj

El: Esperanto en Danio
2001, n-ro 6.