Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Asta Mikkelsen 23.03.1869 - 07.05.1945.


Meze en la ĝojo pro la paco ni ricevis la doloran sciigon, ke nia malnova kaj fervora samideanino, komunuma instruistino, f-ino Asta Mikkelsen mortis en sia 76-a jaro.

F-ino Mikkelsen apartenis al la plej mal­novaj esperantistoj, ŝi partoprenis la kurson de Politiken en 1907 kaj estis inter la fondintoj de K. E. K. en Kopenhago. Membro ŝi estis ĝis sia morto, kaj lastfoje ŝi vizitis la klubon dum la Zameuhofa festo en decembro 1944.

F-ino Mikkelsen precipe laboris por Espe­ranto en la kadroj de sia propra fako, en la lernejo. En tempo, kiam oni en tiuj rondoj ankoraŭ ne mon­tris intereson al Esperanto, ŝi kurage ple­dis por nia afero inter kolegoj kaj antaŭ aŭtoritatoj. Kiam la jarkun­veno en Odense 1911 rekomendis pli intencan propagandon en la ler­nejo, f-ino Mikkelsen tuj estis preta labori por starigi instruistan rondon, kaj jam la 20-an de novembro en la sama jaro ŝi sukcesis fondi Esperanto Unuiĝo de Danaj Instruistoj, kies prezidanto ŝi kompreneble fariĝis, kaj kiun ŝi gvidis tre energie.

Grandega estis la laboro, kiun ŝi faris, ĉiam preta viziti novajn in­struministrojn kaj lernejajn aŭtoritatojn, ŝia nobla personeco estis al ni garantio, ke nia afero estis en la plej bonaj manoj.

Mi sidas kun ŝia malnova »scrap­book« en la manoj kaj miras, kiom da artikoloj ŝi skribis en instruistaj kaj aliaj gazetoj, precipe en la Ido-periodo ŝi estis unu el la plej viglaj defendantoj de nia lingvo.

En sia propra lernejo f-ino Mikkelsen instruis siajn knabojn ekster la plano pri Esperanto kaj eĉ fondis malgrandan ­klubon inter ili.

Mi mem perdis en ŝi unu el miaj plej bonaj kunlaborantoj kaj fidelaj kamaradoj, mi ĉiam konservas la memoron pri ŝia neegoista laboro kaj granda oferemo.

Feliĉe ŝi, kiu estis granda paci­fisto vidis la pacon antaŭ ol ŝi mortis.

Honoro estu al sia memoro.

M. Noll

Asta Mikkelsen, danino, instruisto en Kopenhago.
Nask. 23 marto 1869 en Løgtved, † 07.05.1945.
Prez. de E-Unuiĝo de Danaj instruistoj ekde la fondiĝo en 1911.
Ŝi loĝis Reberbanegade 10 A, Kopenhago.
Tradukis:
Pilgrimado de Carit Etlar.
Nigra Jimmy. Rakonto el Ameriko de V.Cavling.
La cigno-nesto de H.C.Andersen.
Verkisto:
Vojaĝmemoraĵoj el Norvegujo (Danlando aŭgusto 1912).
Kristnasko ĉe niaj prapatroj.
Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 6, junio 1945.