Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Axel Bryfelt, Kopenhago. - (1903 - 1969)
La 20-an de januaro mortis nia k-do AXEL BRYFELT. Kvankam li estis tre modesta homo, li havis multajn geamikojn, ĉar lia milda animo kaj tre helpema karaktero venkis ĉiujn. En la faka gazeto "Typograf Tidende" oni skribis: - Axel Bryfelt vivos longe en nia memoro. Li preferis donaci ol ricevi. - Per la samaj vortoj ni esperantistoj memoras lin.

Preskaŭ dum 25 jaroj li donis siajn laborfortojn al nia Kopenhaga klubo. Li estis gvidanto de la propaganda sekcio dum pli ol 15 jaroj, Axel havis 66 jarojn, kaj mortis kaŭze de nekuracebla malsano, kaj dum la lastaj semajnoj li sciis, laŭ eldiroj de la kuracisto, ke li estis ĉe la fino de sia vivo. Laŭ sia propra deziro li entombiĝis tute en silento en tombo por nekonatuloj, kaj li rifuzis honoran florbukedon.

Laŭ interkonsento de lia edzino la estraranoj de L.E.K. Kopenhago anstataŭ florbukedo donis monon por la projekto Esperantolunden, Vestskoven. Tio ĉi projekto tre interesiĝis pri nia k-do Axel, kaj mi petas tial: Se aliaj kamaradoj deziras memori bonan amikon, sendi monon al la projekto "Esperantolunden", unu arbo kostas 5 kr. Sendu al poŝtkonto: 19906, - bonvolu noti sur la ĝiro-blankedo:

"MEMORO DE AXEL"

Aage Bense

Notoj
El: Nia Voĉo, n-ro 3, decembro 1969.