Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Preben V. Bagger

Spegulo

- Kiu vi estas ?

P. V. Bagger, gimnazia lektoro pri fiziko.

- Kion vi faras en Espe­rantio?

Mi lernis esperanton en 1964 kaj aktivis en la loka grupo en Roskilde, ĉefe pri starigo de kursoj en la vespera lernejo. Ekde 1967 mi estas estrarano de Dana Esperanto-Asocio (DEA), kaj ekde 1970 mi kunlabo­ras kun Internacia Kultura Servo (IKS) en Zagrebo, Jugoslavio.

IKS ja i. a. aranĝas la ĉiu­jaran Pupteatran Internacian Festivalon (PIF), kaj mi aranĝas turneojn en Dan­lando por la plej bonaj pup­teatroj de la festivaloj. Ĝis nun venis profesiaj ĉ. 20 ­personaj trupoj el Jugosla­vio, Slovakio, Pollando kaj Bulgario, kaj amatora in­fana trupo el Slovakio. Tiu lasta venis interŝange kun samspeca dana trupo.

La turneoj okazas kun sub­teno de la ministerio pri kulturo, kaj antaŭ nelonge la ministerio asignis al mi 30.000 kr. por turneo de bulgara pupteatro en la aŭ­tuno 1975.

- Kion vi faras kiel estrar­ano de DEA?

Mia ĉefa laboro estas sur la kampoj de lingvopolitiko kaj instruado.

- Laŭ kiuj perspektivoj vi laboras sur tiuj kampoj?

Lingvopolitiko estas nocio, kiu sin pli kaj pli altrudas. Ni estas nekontentaj pri la nuna dana lingvopolitiko ­aŭ eble pli trafe: La manko de konscia lingvopolitiko.

Plej nature estas, tial, ke ni prezentu alternativan lingvopolitikon. Ne surbaze de asertoj, sed surbaze de analizoj.

Dum kelkaj jaroj mi tial ko­lektis materialon por trak­taĵo, kiu estu analizo de la nuna lingvopolitika situacio. De majo ĝis novembro 1974 mi verkis la traktaĵon, kaj nun mi serĉas eblojn por publikigi ĝin.

Rilate al instruado mla celo estas kolekti kaj krei - kaj uzi - instrumaterialon, kiu estas taŭga por gimnazianoj, studentoj, instruistoj k. a., kiuj lernas rapide kaj volas atingi nivelon de arbiturienta ekzameno.

Mi alproksimiĝas al tiu celo instruante, kaj neniuj pli bo­ne ol miaj lernantoj scias, kiom da eraroj oni faras survoje.

Notoj
El: Eĥo, n-ro 1 - februaro 1975.