Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Bent Bjarke Nielsen. 19.03.1925 – 01.05.2009.

Bjarke pacplene forpasis post mallonga malsano la 1-an de majo en Glostrup malsanulejo.

Bjarke membriĝis K.E.K. en 1954, kaj li ofte kaj ageme partoprenis kunvenojn en la klubo. Liaj multaj interesoj estis avantaĝoj al la klubo: Bjarke estis muzikema kaj ofte akompanis la kluban kantadon per sia banjo. Pro la fakto ke li membriĝis la skolta movado li iun vesperon distris la membraron per prezentado da skoltaj kantoj. Alia granda intereso estis pri usonaj indianoj kaj ankaŭ pri tiu li iam prelegis.

En 2004 Bjarke estis unu el la danaj partoprenantoj en la Universala Kongreso en Cinio, kaj tie li anstataŭiĝis la dana prezidanto Ileana Schrøder kiel oficia dana representanto. Dum siaj lastaj jaroj Bjarke akceptis la defiojn de la interreto, kaj per tiu li havis esperantajn kontaktojn en la tuta mondo. Antaŭ kelkaj monatoj li estis unu el la plej viglaj tradukantoj de teksto, kiun ni poste sendis al U.E.A.

Notoj
El: Informoj de K.E.K., Kopenhago.