De Betty Chatterjee ni ricevis jenon:
Mia nomo estas Betty Chatterjee. Mi naskiĝis en Britio en 1942. En februaro 1972 mi translokiĝis al Danio pro laboraj kialoj de mia edzo. Profesie mi laboris kiel instruisto kaj pedagogo. Mi esperantistiĝis antaŭ tri jaroj. La lingvon mi lernis pere de tri retaj kursoj: la komencanta kaj meza kursoj de Nesto en Brazilo kaj la perfektiga kurso –Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker.
La 19-an de februaro 2007 mi fariĝis prezidanto de KEK. Per Pasporta Servo mi jam vojaĝis en Pollando, Ukrajnio kaj Aŭstrio. Kiel gastiganto de P.P, mi jam havis la plezuron gastigi esperantistojn de Ĉinio, Pollando, Francio, Germanio kaj Rusio (Mikaelo Bronŝtejn). Mi interesiĝas verki en Esperanto – ĝis nun kelkaj el miaj artikoloj kaj unu noveleto estis eldonataj en la jenaj Esperantaj gazetoj: Esperanto en Danio, Komencanto, Monato, la ILEI pedagoga revuo, kaj vidu: http://kiralylajos.extra.hu - kaj
esperantofre.com/book/booke.htm
(17-01-2008)