|
En 1952 tuj post la gimnazio fotoagentejo kaj pluraj fotografoj"kaptis" ŝin, kaj ŝi fariĝis fotomodelo por ĵurnaloj, revuoj, gazetoj, kinejoj, iom filmis kaj foje dum mallonga periodo aktoris ("La Damo de la Kamelio") en unu el la plej grandaj teatroj, "Det Ny Teater" ("La Nova Teatro") de Kopenhago, ktp. Poste laŭ insisto de Stig Lommer, konata dana teatra direktoro, li kaj komitato elektis ŝin "Miss Denmark", sed poste la titolo estis nuligita, ĉar la kondiĉo estis, ke "Miss Danmark" estu fraŭlino, kaj Birthe estis edzino jam de 1954! De 1953 ŝi partoprenis la kunvenojn de la mondkonata Esperanto-klubo "KKK", poste "KKK/SEK", kiun ŝia patrino, Kirsten Zacho - kune kun la patro, Peter Zacho, k.a. - fondis (v. Kirsten Zacho). Kiel dirite ŝi edziniĝis en 1954 al la ideriĉa inĝeniero kaj fabrikposedanto, Ove Petersen (1922), kiu havis grandan talenton ankaŭ por muziko kaj tre lerte ludis multajn muzikinstrumentojn. Tiu geedzeco daŭris ĝis 1958.
Dum sia tuta vivo, unue en la gepatra hejmo kaj poste en sia propra, ŝi tre ofte estas en societo kun intelektuloj, altrangaj sciencistoj kaj plej diversaj artistoj (komponistoj, verkistoj, pentristoj, skulptistoj, aktoroj ktp.), kiuj fariĝis ŝiaj plej bonaj amikoj. Ĉiuj tiuj interesaj homoj, i.a. du el la plej elstaraj verkistoj de Danio, kiuj vizitadis ŝian hejmon ĉiusemajne ĝis ilia forpaso, ne povas ne multe influi ŝian vivon.
Nur ekde 1956 dum la UK en Kopenhago ŝi komencis efektive praktiki la Internacian Lingvon, Esperanto, kiam ŝi aŭskultis la Festparoladon de
Prof. D-ro Ivo Lapenna, ŝia estonta edzo. Lia parolado sonis kiel klasika muziko, laŭ ŝi la plej sublima arto entute. Ili ambaŭ tuj enamiĝis. Ekde tiu momento ili estis en ĉiutaga kontakto ĝis la forpaso de Ivo Lapenna la 15-an de decembro 1987 (v. Ivo Lapenna). Pro tio ŝi profunde intimiĝis kun lia laboro kaj kun liaj du ĉefaj konceptoj "Aktiva Neŭtraleco" kaj "Humaneca Internaciismo" - kaj kiel ĝi estas nedisigeble ligita al la Internacia Lingvo. Kompreneble, ke el ĉiuj homoj de la mondo Ivo Lapenna estas tiu persono, kiu plej multe influis ŝian vivon - el ĉiuj vidpunktoj.
En 1961 ŝi partoprenis kune kun la tiam juna juristo, Sven Ziegler, iama prez. de Alta Kortumo de Danio kaj membro de la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna", prelegvojaĝon de Ivo Lapenna, kiu estis invitita de la tiama Ministro de Edukado prelegi en Esperanto pri la Internacia Lingvo en multaj seminarioj por estontaj instruistoj de Danio. Sven Ziegler brile tradukis en la danan, kaj Birthe Zacho montris la kunportitajn Esperanto-librojn - grandega sukceso! Ekde 1962 ĝis 1987 ŝi estis redakcia sekretario de "Monopoltilsynet" (i.a. de ĝiaj periodaĵo kaj komunikoj al la gazetaro), departemento de la Ministerio de Komerco/Industrio, Kopenhago, Danio. Plurfoje, ĉiujare, Ivo Lapenna kaj ŝi (tre ofte kun Pierre) vizitis multajn landojn. Partoprenis preskaŭ ĉiujn UK-ojn ĝis 1974. La plej impona iam ajn en la historio de Esperanto estas tiu de Vieno, 1970. La prezidento de Aŭstrio, D-ro Franz Jonas, mem parolis Esperanton kaj krome estis prez. de "Loka Kongresa Komitato" (LKK). Tiam Ivo Lapenna estis prez. de UEA. Foje I.L. kaj Birthe estis gastoj de la prezidento, kaj alian fojon ili estis privataj gastoj ankaŭ de la ĉefurbestro de Mainz, D-ro Franz Stein,
Germanio, kiu estis prez. de LKK dum la UK en Mainz, 1958. Dum la 8-taga restado ili spertis la ĉiujaran karnevalon de lia urbo. - Kune kun la patrino, Kirsten Zacho, tiama komitatano C de UEA kaj la redaktoro de la revuo "Esperanto", ili ofte pasigis multajn agrablajn tagojn kun la tiama prez. de UEA, Prof. D-ro Giorgio Canuto, Italio, ilia plej bona kaj intima amiko.
La fatala evento dum la UK en Hamburgo, 1974, estas la kaŭzo de gravaj ŝanĝoj ankaŭ en ŝia vivo. La kunlaboro kun Ivo Lapenna fariĝis ankoraŭ pli intensa. I.a. ŝi netskribis la gravegan socipolitikan kaj historian libron de Ivo Lapenna: "Hamburgo en Retrospektivo. Dokumentoj kaj Materialoj pri la Kontraŭneŭtraleca Politika Konspiro en Universala Esperanto-Asocio", Kopenhago, 1977 (dua eldono). De 1976-1987 ŝi partoprenis ĉiujn Konferencojn de la Neŭtrala Esperanto-Movado, la posta nomo Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado (ICNEM), kaj estis la teknika redaktoro de ĝia kultura kaj informa revuo "Horizonto", kies prezidanto estis Ivo Lapenna.
En 1984 Birthe Zacho kaj D-ro Paul Neergaard organizis la belegan feston en la Palaco de Grafo Moltke okaze de la 75-jara naskiĝtago de Ivo Lapenna. Dum tiu festo Peter Zacho kaj Paŭl Neergaard donacis kaj transdonis ilian ĵus fonditan "Fondaĵo Ivo Lapenna" al li, kaj la filo de P.N., la mondkonata skulptisto, Jesper Neergaard (nuna estrarano de la Fondaĵo), donacis al li la modelon de sia granda, marmora skulptaĵo, "La Espero". La monumenta skulptaĵo estis starigita kaj inaŭgurita de Ivo Lapenna kaj la urbestro sur la Esperanto-Placo en Graz, Aŭstrio, 1987, okaze de "La Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco" kun la
temo: "Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo", la lasta organiza laboro por la Internacia Lingvo fare de Prof. D-ro Ivo Lapenna. Resumoj de liaj lastaj paroladoj, "Esperanto kiel Lingva Esprimo kaj Instrumento de Humaneca Internaciismo" (la Festparolado), "Por Monda Komunikado En Paco kaj Libero" (la Parolado okaze de la inaŭguro de "La Espero" sur la Esperanto-Placo) kaj "Cent Jaroj de Parola Esperanto-Kulturo" (prelego/lekcio), troviĝas en la "Memorlibro Graz 1987 - La Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco: Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo". Sur la soklo de "La Espero" estas skribite "Por Monda Komunikado en Paco kaj Libero", teksto de Ivo Lapenna. En 2001 laŭ iniciato de Kroata Esperanto-Ligo (la "motoro" de tiu projekto estis Spomenka Ŝtimec) estis starigita kaj inaŭgurita sur la Kennedy-Placo antaŭ la Ekonomika Fakultato de la Universitato de Zagreb, Kroatio, alia granda marmora skulptaĵo de Jesper Neergaard, "La Futuro", kun la sama teksto. La ideo kaj nomoj de ambaŭ skulptaĵoj estas de Ivo Lapenna, proponitaj al Jesper Neergaard jam en 1982 en la kopenhaga hejmo de Birthe kaj Ivo Lapenna.
Ekde la unua Plenumkomitato B.L. fariĝis kaj daŭre estas vicprezidanto de la "Fondaĵo Ivo Lapenna", kies prezidanto estas D-ro Klaŭs Perko, Aŭstrio, kaj ŝi estas iniciatinto, kunfondinto kaj membro-konsilisto de la "Internacia Scienca Instituto Ivo Lapenna" (fondita 1997 en Vieno, Aŭstrio), kies prezidanto estas Prof. D-ro Carlo Minnaja, Italio. La Instituto konsistas el dek membroj-sciencistoj. La protektanto estas Prof. D-ro Louis C. Zaleski-Zamenhof. - B.L. estas aŭtoro de "Sciencaj Aktoj" de AIS "Elektitaj konceptoj de Prof. D-ro Ivo Lapenna" (1993), kunaŭtoro de diversaj libroj en Esperanto, i.a. "Eseoj memore al Ivo Lapenna" (2001), red. Carlo Minnaja, kaj en la dana "Martinus (la konata dana filozofo), som vi husker ham"("Martinus, kiel ni memoras lin", aperos en 2003), eldonita de la redaktoro Sam Zinglersen. Verkis multajn artikolojn en Esperanto, en la dana kaj en la angla (i.a. por "Amnestio Internacia", kies ĉefa sidejo troviĝas en Londono, kaj kie ŝi libervole laboris). Prelegis i.a. pri la tri ĉefaj konceptoj de Ivo Lapenna: "Monda Komunikado por Paco en Libereco - por Libereco en Paco", "Aktiva Neŭtraleco" kaj "Humaneca Internaciismo", en diversaj landoj, inter ili Kopenhago, Danio; Londono, Britio; Varsovio, Pollando; Homburg, Germanio; La Ĉaŭx-de-Fonds, Svislando; Bogota, Kolombio; Parizo, Francio; Hispanio; Italio; k.a. (intervjuojn en pluraj eksterlandaj gazetoj, televidoj kaj radioj ktp.). Nuntempe .i kunlaboras kun la konata kaj alte estimata verkistino de multaj anglaj libroj kaj ankaŭ de multaj en Esperanto, D-ro Marjorie Boulton, pri la verko "Retoriko" de Ivo Lapenna, kiun M.B. tradukis en la anglan ("Rhetoric"). La libro estas tradukita ankaŭ en la japanan, rumanan, rusan kaj aliajn lingvojn. Krom tio en la nomo de la "Fondaĵo Ivo Lapenna" B.L. iniciatis, produktis kaj eldonis en 2003 du kompaktdiskojn kun paroladoj de Ivo Lapenna: "Paroladoj de Ivo Lapenna", kaj en 2006 la tri lastajn en la serio de kvin kun la sama titolo. Okaze de la 100-jara datreveno de Ivo Lapenna Birthe Lapenna dissendis filmojn de sia edzo. Temas pri gravegaj paroladoj kaj prelegoj eldiritaj dum Konferencoj de la Internacia Centro de la Neŭtrala Esperanto-Movado - absolute same aktualaj hodiaŭ kaj estontece.
Ekde la forpaso de sia edzo, Ivo Lapenna, la 15-an de decembro 1987, B.L. sentis, ke ŝia ĉefa tasko estas konservi lian arkivon kaj disvastigi liajn konceptojn. Feliĉe, ke "Rigsarkivet", la ŝtata Arkivo de Danio, kiu situas en la dana Parlamentejo, la Kastelo de Ĉristiansborg, Kopenhago, akceptis konservi la ampleksan arkivon de Ivo Lapenna. Dum la prezento de tiu ideo la tiam juna direktoro de la ŝtata Arkivo spontane diris, ke de mondfama persono kiel Prof. Ivo Lapenna ili kun ĝojo akceptas ĉion. Al la demando de B.L., ĉu ankaŭ la ampleksan materialon pri Esperanto (ne nur la juran materialon) ili akceptas, li respondis, ke Esperanto ja apartenas al la monda kulturhistorio. La 19-an de novembro 2003 Birthe Lapenna transdonis la enorme grandan arkivon de Ivo Lapenna al la prestiĝa ŝtata Arkivo de Danio. Du el la plej gravaj gazetoj de Danio
kaj aliaj informis pri tiu transdono. Estas kontentige scii, ke la grava arkivo de Ivo Lapenna estas por eterne bone konservita, kaj ke ekde 2004 seriozaj Esperanto-historiistoj havas la eblecon - kun permeso de Birthe Lapenna - surloke studi la tutan materialon.
|
| Notoj |
|---|
|
Adreso: Grondalsvej 30 DK-2000 Kopenhago F, Danio Tel .+ fakso: + 45 38876651 lapenna@mail.dk - www.ivolapenna.org |