Birthe Trærup, dana muzikologo, edukita ĉe la universitato de Kopenhago.
Studvojaĝoj en balkanaj landoj ekde 1954. Kunlaboranto ĉe la dana folklora instituto (
Dansk Folkemindesamling) 1961-64 kaj 1967-68; konsilanto ĉe la
Reĝa Biblioteko 1967-86 pri etnomuzikologio kaj sudslava literaturo; docento ĉe la universitato de Kopenhago 1968-97.
Verkoj: East Macedonian Folk Songs, Kopenhago 1970, kaj Makedonske folkesange, Århuso 1983.
Artikoloj en danaj kaj eksterlandaj revuoj precipe pri albana kaj makedona popolmuziko kaj ankaŭ biografiaj artikoloj pri la komponistoj Giovanni Giornovichi (= Ivan Mane Jarnović) kaj Karol Szymanowski.
Radioprelegoj kaj dokumentarvideoj.
Esperanton ŝi eklernis 1946 en La Internacia Altlernejo en Elsinoro, poste ŝi partoprenis aktive la socian vivon en Kopenhago, inter alie kiel prezidanto de la Studenta Esperanto Klubo. Ŝi aranĝis Esperanto-kursojn kaj faris prelegojn. Dum multaj jaroj membro de Esperanto-Unuiĝo de Næstved.
Nuntempe ŝi precipe okupiĝas pri tradukado de la vojaĝopriskriboj de la dana poeto H. C. Andersen.