Funebra sciigo frapis nin ĉiujn.
Sinjoro Bertelsen, kiun ni ĉiuj konis kaj ŝatis, kiu dum jaroj estis la bonega gvidanto de la klubo en Vejle, foriris el inter ni. Antaŭ nelonge ni vidis lin vivplena kaj sana, sed dum kelkaj monatoj malsano tagon post tago forprenis liajn fortojn, kaj fine li mortis. Ni tamen neniam forgesos lin. Li certe havis nur amikojn, kaj liaj antaŭaj kolegoj en la ĉefestraro de Centra same kiel la samideanoj en Vejle kaj najbaraj kluboj bone scias, kiom ni perdis je lia foriro.
P. J.
Chr. Bertelsen, Vejle
in memoriam.
La Morto forrabis de ni nian prezidanton - kaj funebras la tuta klubanaro. Ĉar li estis por ni ĉiuj ne nur la prezidanto sed ĉies amiko.
Partopreninte Ĉe-kurson li esperantiĝis antaŭ 6 jaroj kaj fondante la klubon, oni tuj elektis lin kiel prezidanton. Tiun taskon li, ĝis grava kaj longdaŭra malsano haltigis lin, kun fervora kapableco plenumis.
Unue li laboregis por memperfektigo en nia lingvo. Li ofte kaj volonte parolis Esperanton kaj instigis al ni ĉiuj, ke ni praktike uzu la lingvon. Dum longaj vesperoj li legis kaj studis nian literaturon, partoprenis studrondojn aŭ estrarkunvenojn, kaj kiam alvenis meznokto li daŭre legis kaj studis.
Li ne multe parolis pri la interna ideo, sed lia paca sintenado montris, ke ĝi regis en lia koro. Lia edzino akompanis lin kiel Esperantisto, kaj kune ili multe oferis - monon, tempon kaj hejman vivon - por ni kaj nia afero. Ni dankeme salutas ŝin partoprenante en ŝiaj funebro kaj perdo. Ni esperu, ke la estonteco mildigu la sorton por ŝi kaj ilia filineto.
Ni konservu lin en nia memoro, ni imitu lin en nia fervoro!
St. Fink-Jensen
Vejle.