Chr. Nielsen, Flensborg, unua semanto dana en februaro antaŭ 75 jaroj.
Kvankam pleje gravas problemoj nunaj kaj tiuj proksimaj antaŭ ni, la homo tamen ŝatas pensi ankaŭ
pri la iom foraj perspektivoj estontecaj, kaj ankaŭ pri la jama historio. Min tiklis ekz. lakona, unufraza mencio en la Enciklopodio, ke
la unua dana Esp-lernolibro verkita de Chr. Nielsen, aperis en Flensborg 1890.
Mi emis scii iom pli pri li.
Kiu estis li? Kia estis lia libro? Antaŭ kelkaj monatoj d-ro P. Neergaard bonvolis pruntedoni al mi ekzempleron.- Jen! Nur eta, maldika, flavfolia libreto, enhavanta tamen c. 1150 vortojn, informojn pri la reguloj, kaj ekzercaron. En ĝi estas pluraj eraroj, kompreneble; ni pripensu, ke la aŭtoro ĝin verkis nur du jarojn post la apero de "La unua libro". Ĝi cetere enviciĝis en la Zamenhofa "Nomaro pri Esp-libroj" kiel numero tri.
En enkonduko al la lernolibro li mencias sian intereson pri la problemo rilate al malaperigo de - kiel li ĝin nomas - la lingva tiraneco, reganta la homaron. Li do apartenis al tiuj estantaj Esperantistoj antaŭ ilia lerno de la lingvo, ĉar havanta en si, tute nature, emon esti en kontakto kun siaj kunhomoj sur la tuta terglobo. Dum tempo li sin okupis pri la tiama Volaptük, poste ekhavis Esp-lernolibron, sekve igis konvinkita Esp-isto kaj kontaktis d-ron Zamenhof en Varsovio, kiu admonis lin eldoni lernolibron por danoj. Tio okazis laŭ la germana eldono de "La dua libro". Li finverkis sian libron en novembro 1889.
Ne multe ni scias pri li. En "Flensborg Avis" de 1890, en la gazeto por 11-a januaro, estas artikolo de li pri la ideo de internacia lingvo, en kiu jam li i. a. atentigas pri Esp-o kiel ponta lingvo. La artikolo referencas al anonco, en kiu li ofertas sian libron baldaŭ aperonta, ankaŭ al komercistoj en la kamparo kaj al la urboj. Lia adreso: Duborggade 15, Flensborg.
Laŭ inforrnoj de la nuna urba arkivisto en Flensborg, d-ro Schütt, Chr. Nielsen sin nomis terkulturisto, poste rentulo.
Lia fratino supozeble estis la edzino al riĉa kancelariestro, H. Petersen Schmidt. posedanto de la bieno "Kiels-eng", nun ne plu ekzistanta. Post la morto de la bofrato Chr. Nielsen administradis la bienon por sia fratino, kiun li siaviĉee heredis post ŝia morto. En 1891 li loĝis en Nystaden 49. Ĉu li eble estas identa kun direktoro por "Volksbank" (popola banko) - je nomo Chr. Nielsen, ankaŭ loĝanta en Nystaden 49 en sama tempo? Ni ne scias, kaj entute ne ion
alian, nek lian naskiĝotagon, nek lian mortodaton.
Tial bone, se iu povus min informi plie, por posta artikolo pli detala. Lian lernolibron oni(kiu?) iom strange - parte pro evidentaj eraroj lingvaj - recenzis en "Flensborg Avis" la 3-an de marto 1890, pro kio Chr. Nielsen uzis la okazon ankoraŭfoje tamburi por la Esp-lingvo en la gazeto, la ll-an de marto, per kritiko de la kritiko.
Li finis ĝin per la peto, ke la ĉ. 50 aĉetantoj de lia libro kontaktu lin. Kio okazis pli? Ĉu li mortis en 1891? Ĉu oni fondis studrondon en Flensborg? Aŭ aliloke en Slesvig? Ĉu iu povas pri tio kaj aliaj koneksaj aferoj min informi?
Solan fakton mi scias, nome, ke lia lernolibro kelkajn jarojn poste rolis en norda provinco de Danlando. Sed pri tio poste!
Mogens Groth,
Brøndbyøster Torv 6, VII,
Hvidovre, Danlando.