Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Christian Ringstrup Ege - 16/4 1886 - 24/1 1967.
En aĝo de 80 jaroj mortis cand. jur. C. R. Ege en la sanatorio de Avnstrup, Selando, la 24-an de januaro 1967. Li naskiĝis la 16-an de april 1886.

Kiam li aliĝis al la esperanto-movada ĉirkaŭ 1930, li estis policestro en Hobro kaj fervore partoprenis la pacmovadon. Membro de la estraro de la dana pacfederacio, kaj partoprenis en packongresoj en Londono, Geneve kaj Budapeŝto. De julio 1933 li redaktis Dansk Esperanto-­Blad, kaj ĉe la ĝeneralkunveno de CDEL en Hobro pentekoste 1934 oni elektis lin prezidanto de CDEL, kiun postenon li oku­pis ĝis januaro 1935. - Fondis en 1932 klubojn en Hobro kaj Andrup, (la kluboj hodiaŭ (= 2008) ne ekzistas).

Li daŭre ludis aktivan rolon en nia mo­vado, kun granda fervoro kaj kun multa temperamento, kaj post lia translogiĝo al Kopenhago li estis membro de pluraj klu­boj. Lia bonkoreco kondukis lin en kon­takton kun multaj infanoj, por kies bon­farto kaj plezuro li multe agis, i. a. li in­struis al ili Esperanton. En tiu agado li multe kunlaboris kun la infana grupo La Terglobo en Hellerup.

Dum kelka tempo lia sanstato ne perme­sis al li prizorgi sin mem, sed en la sana­tario li pasigis sian lastan tempon sub zor­ga flegado.

La entombigo okazis la 31-an de januaro en Østre Kirkegård, Roskilde.

Notoj
El : Dana Esperanto-Bulteno, n-ro 2 - febr. 1967. + aliaj informoj.