La 20-an de decembro nia membro Ejler Jermiin Frost mortis post mallonga malsano. Li estis membro de nia klubo dum 30 jaroj, kaj ĉiam estis multe fervora kiam temis pri disvastiĝo de nia lingvo. Li partoprenis multajn Universalajn Kongresojn de kiuj li hejmenvenis kun multaj travivaĵoj, pri kiuj li rakontis kaj montris filmojn. Li ankaŭ kelkfoje instruis esperanton. Dum la kongresoj en Kopenhago li estis gastiganto por multaj eksterlandaj samideanoj, kiuj ĝuis lian gastamecon. Ni ĉiam rememoru lin kiel bonan amikon kaj kamaradon.
Honore al lia memoro.
Lyngby Esperantoklubo.
|