Ĵus hejmenveninte de unusemajna ferio ni ricevis la informon, ke Ejlif ne plu estas inter ni.
Tio kompreneble estas atendebla, kiam iu atingas la agon de 87 jaroj, sed tamen ...
Ne estas facile priskribi ĉion, kion faris Ejlif dum sia ĉiam aktiva kaj engagita vivo. Brile priskribis lin juna pastro dum la funebra ceremonio, akcentante lian interhoman kaj tolereman sintenon, kiu montriĝis i.a. per lia intereso por Esperanto.
DEFA-membro li estis de aprilo 1951. Prezidanto de la iama DEFA-grupo en Hillerød li estis dum ĝia kelkjara vivo, kaj je ĝia malfondo la membroj ensorbigis en tiun de Kopenhago, kies prezidanto li estis dum multjara periodo, fidele ĉiun lundon prenante sur sin la taskon gvidi la programojn.
Poeto li estis, kiu bezonis nur kelkajn minutojn por elpensi eminentan strofon pri aktuala situacio. Li konstante vidis la amuzaĵon de la okazaĵoj. Memorindas, kiam pro iu kaŭzo neniu havis je dispono la ŝlosilon por la pordo, kiu baris nian vojon al la refreŝiga1oj. Krajono, papereto - kaj post pripenseto aperis kelklinia strofo pri la mizero, tiel ke neniu sentis ĝin vera katastrofo.
Kongrespartoprenanto fidela, ek de 1951 ĉiam kiam la hejma situacio permesis tion, ĝis la jaro 2000. Neniun festeblecon li malzorgis, kaj lia karakteriza rido ofte sonis en la salono, kiun li forlasis plej ofte kiel la lasta.
Verŝajne ni multon ne priskribis, ĉar Ejlif estis tiel multampleksa
personeco.
Dum lia lasta vivojaro la sanstato malfortiĝis, tiel ke ni ne povis ĝui lian ĉeeston en la klubejo, sed dum nia - bedaŭrinde tro malofta - vizito ĉe li en la fleghejmo, li ĉiam optimisme parolis pri tio, ke se iu veturigos lin, li certe venos al iu kunveno. Optimismo ĝis lasta spiro!
La memoro pri Ejlif restos longe.
DEFA