Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Ejnar Hansen, - 1907 - 1992
Kopenhago.

Ejnar Hansen mortis la 25-an de aprilo. Per tio finiĝis grava peri­odo en la historio de nia klubo. Li eniris la klubon en la printempo 1946 kaj tre rapide li fariĝis vere aktiva en la klubo. UNU el la plej grandaj aranĝoj por li estis la postkongreso en 1948 post la Universala Kongreso en Malmø kaj poste li fariĝis unu el la kolonoj de KEK.

En la UEA-kongresoj 1956 kaj 1975 Ejnar estis unu el la fundamentaj help­antoj. Multjare li estis redaktoro de nia Kontaktilo kaj nun dum la lasta tempo li finis sian laboron por la klubo en la kasista posteno. Nia klubo funebras pro perdo de vera, sincera mem­bro, pro perdo de sia kas­isto, kaj ni funebras pro perdo de vere persona amiko. Al lia edzino varmajn pens­ojn.

Ripozu li en paco.
Bodil kaj Gustav Kühlmann

Notoj
El. Internaj Informoj, n-ro 54, junio 1992