---
---
Mi memoras de unu el ŝiaj eksterlandaj amikinoj ricevis leteron kun i. a. jenaj vortoj: "En mia memoro Emma restos kiel vivĝoja, societema, gastama kaj saĝa homo".
Oni povas aldoni, ke ankaŭ helpema kaj laborema ŝi estis. Kvankam ŝi neniam estis fizike forta, ŝi spitis tion, kaj pere de sia forta volo tamen sukcesis multon fari.
Ŝi fariĝis esperantisto en 1942 kaj de tiam vigle partoprenis kunvenojn kaj kongresojn diverslandajn, do ankaŭ kiel deĵoranto dum la du antaŭaj kongresoj en Kopenhago.
En 1967 si fariĝis prezidanto de la klubo en Lyngby, sed fine la malsano devigis ŝin transdoni la laboron al aliaj.
Ĉiam kaj al ĉiu ŝi penis agi laŭeble plej bone, kaj
ŝia morto signifas al ni perdon de valora homo.
Gudrun R. Jensen