---
De la naskiĝloko Erik ekhavis poste sian karesnomon ĉe DSB do, se vi aŭdas pri ĝentila, helpema, aktiva homo kun la nomo 'Køge' - estas Erik!
Jam juna Erik estis kaptata de Esperanto, kaj li okupiĝas precipe pri gramatika perfekteco. Li ĵetis siajn fortojn diversloken en la movado - i.a. en KOKO, kaj dum la lastpasintaj multaj jaroj en DEFA Kopenhago.
Pri organizaj aferoj Erik nur malmulte interesas sin kaj sekve ne partoprenas en estrara laboro - sed tio ne signifas nenionfaradon: ĉiam li pretas helpi, prelegeti, servi ... li estas simbolo de la vorto Esperantisto en la plej bona senco!
La dua plej ŝatata tema por Erik estas astronomio, kaj plurfoje li
pacience klopodis meti la plej bazan scion en niajn kapojn. Krom tio li kun Astrid multe vojaĝas - al IFK-oj kaj aliaj kongresoj, kaj al la multaj amikoj, kiuj troviĝas dise en la mondo. Momente ili pripensas glob-rondvojaĝon - certe efektiviĝos!
DEFA
Kunorganizis IFES-ojn (1989, 1996, 1995).