Mi naskiĝis la 10-an de novembro 1945 en Kopenhago, Danio.
Edukado:
Unue bankedukita. Laboris dum 5 jaroj en Kjøbenhavns Handelsbank (Danske Bank), Kopenhago, Danio, kaj dum 5 jaroj en Grønlandsbanken, Godthåb (Nuuk), Gronlando.
Due edukita muzikinstruisto el la konservatorio, Bergen Musikkonservatorium, Bergen, Norvegio.
Ĉefa instrumento estas fagoto, sed mi instruas multon de diversaj instrumentoj:
Piano, akordiono, fluto, hobojo, klarineto, saksofono, ladinstrumentoj kaj tamburo.
Mi ankaŭ kondukas orkestrojn kaj instruas muzikteorion.
Esperanto:
Dum la frua infaneco mi ĉiu-tage aŭdis Esperanton, ĉar miaj gepatroj estis entuziasmaj Esperantistoj. Mi tamen komencis nur lerni la lingvon kiam mi estis sesdekjara.
Kurt Erland, Førde, Norvegio.

(Ĉi-tie: Mi kvinjara + miaj 2 fratinoj).