Erna Hauge forpasis la 15-an de junio 1998. Ni, kiuj havis la oportunon kunlabori kun ŝi, sciis ke estas demando pri tempo kiam ŝi devis postlasi al sia familio neplenigeblan truon kaj al ni aliaj superhoman laborkapablon. La nesanigebla malsano iom post iom forprenis siajn fortojn, sed obstine ĝis la lasta spiro - plene akorde al sia vivsinteno - Erna plenumis taskojn ĝis ekster sia ebleco.
Rigardante la presaĵojn de la 50a IFK oni akiras palan bildon pri la komputila kapablo de Erna. Persone mi povas diri, ke sen sia kolosa laboro per ĝi la kongreslibro, la ĉefa fakprelego, la kantareto, la partoprenlisto, la broŝuraj enmetaĵoj ktp aŭ ne ekzistus aŭ havus mizeran aspekton.
Sed tio estas nur pensoj pri la lastaj monatoj. Pensu pri tio, kiom da paĝoj Erna tajpis dum la jaroj: por DEFA-bulteno/Dana Fervojisto, siatempa Eĥo de DEA, Fervojfakaj Kajeroj, Internacia Fervojisto dum dudek jaroj ... la listo estas preskaŭ senfina. Kaj ne nur tio okupis ŝin: administraj taskoj en
DEFA kaj ties Århusa grupo - kies sekretario ŝi estis dum jarvico, tradukado, redaktado (i.a. de DEFA-bulteno dum pluraj periodoj kaj laste de Internacia Fervojisto dum tri jaroj) ...
Plene meritite Erna ricevis Honoran Membrecon de DEF A kaj de IFEF.
Kiel vi eble komprenas el la ĉisupraj vortoj nia memoro ne sufiĉas por listigi ĉiujn farojn kaj virtojn de Erna Hauge. Grandanima homo kun eksterordinaraj kapablo, volo kaj interna forto forlasis nin por ĉiam lasante vakuon apenaŭ plenumeblan. Ŝi restos en nia memoro kaj en la historio de DEF A kaj de IFEF kiel unu el la granduloj!
E. Henning Olsen