La lasta jaro de tiu-ĉi miljaro komenciĝis por ni, danaj esperantistoj, ne tro bone. Kiel vi povas legi en la alia nekrologo en januaro forpasis nia granda aktivulo - Gustav Kühlmann.
La l-an de marto 1999 post longdaŭra malsano mortis en Århus Richard
Fiirgaard, alia granda aktivulo en la dana Esperanto-movado.
Richard Fiirgaard naskiĝis la 15-an de januaro 1919. Esperanton li lernis en la tridekaj jaroj. Jam kiel 20-jara junulo li instruis Esperanton en Ebeltoft. Estante laktisto kaj laborante kiel ĉefo de fromaĝfako en Mejerikontoret eldonigis informnbroŝuron pri danaj fromaĝoj en la internacia lingvo Esperanto.
En la jaroj 1950-1957 Richard Fiirgaard gvidis Libro-Servon de Centra Dana
Esperantista Ligo. Intertempe en la jaro 1953 li fariĝis prezidanto de Aarhus Esperanto-Asocio. Li gvidis nian klubon 25(!) jarojn, ĝis 1978. La samideanaro en aliaj kluboj memoras lin je la majstra gvidado de Prelegvojaĝa Servo de DEA.
Okaze de la 90-jara jubileo de Århus Esperantoforening, kiun ni festos en majo, la estraroj de DEA kaj Århus Esperantoforening decidis nomumi Richard Fiirgaard Honora Membro. Bedaŭrinde, li forlasis nin antaŭ tiu jubilea festo!
Dana Esperanto-movado perdis ankoraŭ unu eminentan aktivulon!
Gustav Kühlmann kaj Richard Fiirgaard du fidelaj samideanoj restu en nia memoro kaj en la historio de Dana Esperanto-Asocio!
Ili ripozu en paco!
Stanislaw Mielczarek