Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

St. Fink-Jensen, Vejle.

Je la morto de St. Fink-Jensen forlasis nin unu el niaj plej bonaj kaj lertaj Esperantistoj, kiu uzis ĉiun okazon por servi al nia movado. Ni en la estraro ofte spertis lian helpemon, ekz. kiam li prizorgis, ke la socia fondaĵo de Wendelbo do­nacis al nia Ligo parton de sia ĉiujare disdonata sumo, aŭ kiam li kun granda lerteco gvidis niajn ĝeneralkunvenojn. Kiam estis malfacilaĵoj okaze de la fondo de Dansk Esperanto Selskab, li kun unika lojalo al ambaŭ partioj faris sian eblon por rekunigi la fortojn; tio estis tipa trajto de lia agmaniero.

Kvankam Fink-Jensen ne tre ŝatis elstaran po­zicion, li dum kelkaj jaroj estis membro de la ĉefestraro de CDEL, kie li estis tre ŝatata pro sia klara kaj rapida percepto de la aferoj.

Ni ŝuldas multan dankon al Fink-Jensen. Li estis fidela ĝis la ĉerko. Honoron al nia memoro.

O. C. Lange.
(prez. de CDEL)

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 7 - julio. 1952.