Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Lorenz Friis
1904 - 1985

Informoj:

Lorenz Friis.
Instruisto. Naskiĝis en Sønderborg la 23-an de januaro 1904. Mortis 11.03.1985. Propagandis kaj gvidis kursojn en Broager kaj Åbyhøj. Fondis Esperanto-klubon en Åbyhøj. Prezidanto de la ekzamena komitato por Jutlando, redaktoro de la lingva paĝo en "Dansk Esperanto-Blad", direktoro de "Isosek" por Danujo. Verkis du Esperantajn lernolibrojn. En 1930 edziĝis kun Cor Lignian el Amsterdam, kiu post sia edziniĝo administris Dansk Esperanto-Forlag. Ĉefkunlaboranto de la "Enciklopedio de Esperanto" (1933). Verkoj: "Sub la signo de la verda stelo" (rakontoj, 1964), "Rakontu, samideano" (rakontoj, 1966).



Intervjuo kun sinjoro L. Friis:

Duonjarcento da agado

I: Sinjoro Friis, vi antaŭnelonge festis la 50-jaran jubileon de via esperantis­tigo. Ĉu vi povas rakonti ion pri tio?

F: Antaŭ 50 jaroj, kiam mi estis juna instruisto en la suda parto de Danlando, unu el miaj kolegoj ĵus fariĝis esperantisto. Plena de entuziasmo, li volis, preskaŭ perforte, ke ankaŭ mi eklernu. Sed mi protestis kaj parolis malbele pri Esperanto. Mi sciis nenion pri ĝi kaj supozis, ke ĝi estas malbela lingvo kaj, ke kulturhomo ne okupas sin per tia surogato. Li diris: "Vi scias nenion pri Esperanto, kaj tamen vi parolas kontraŭ ĝi". Tiuj vortoj frapis min. Tial mi petis pruntepreni lernolibron. Mi tuj ekstudis. Ju pli da lecionoj mi tralaboris, des pli mi admiris la genian kaj koncizan gramatikon de la lingvo. Do, Saŭlo la skeptika fariĝis Paŭlo la fervora. Malpli ol 6 semajnojn poste mi komencis instrui miajn lernantojn en Esperanto, post la lerneja tempo. Translokiĝinte al Åbyhøj, kie mi ankoraŭ nun loĝas, mi ankaŭ tie instruis Esperanton al miaj gelernantoj, kaj pro tio multaj gepatroj ekinteresiĝis kaj petis, ke mi aranĝu vesperan kurson. Mi faris tion ­eĉ kun granda plezuro. Poste ni fondis lokan klubon. Ĝi ankoraŭ aktivas.

I:Vi estis sekretario de la Dana Esperan­to-Instituto?

F: Jes, ĝi fondiĝis en 1933. Ĝia celo estis organizi kursojn per eksterlandaj Cseh-metodaj instruistoj. La unua instruisto estis Ajo (Josef Allinger), baldaŭ poste venis F-ino Saxl. En la vintro 1937-38 nia instituto laborigis 11 ekster­landanojn, i.a Dick Ponti, Aug. Weide kaj Sinha. Tiel kreskis gigante nia movado dum tiuj jaroj. La komenciĝo de la dua mondmilito finis tiun viglan aktivecon. Bedaŭrinde.

I: Vi iniciatis kaj dum 45 jaroj gvidis inter­naciajn feriajn kursojn.

F: Vi jam scias, ke Ajo laboris en nia lando dum la vintro 1931-32. Sed somere li ne povis aranĝi vesperajn kursojn: li do ne havis enspezojn. Tial mi proponis, ke ni eksperimen­te arangŭ ferian Esperanto-kurson por profe­siaj geinstruistoj. Ĝi estu internacia, ĉar la Cseh-metodo ne aplikas iun nacian lingvon. Mi trovis taŭgan pension-lernejon en la bele situanta urbeto Silkeborg, kie en julio 1932 okazis nia 10-taga kurso kun 25 partoprenantoj el kvar landoj: ĝi fariĝis sukceso. La postan jaron ni aranĝis ankaŭ perfektigan kurson. En la kvara jaro la nombro da kursanoj estis tiel granda, ke la lernejo en Silkeborg ne plu sufiĉis. Ni decidis translokiĝi alia internacia altlernejo de Helsingør. Do en 1936 okazis nia feria aranĝo tie, kaj tie ĝi ankoraŭ hodiaŭ vivas, kaj tie miloj da gesamideanoj el ĉiuj mondpartoj ĝuis neforgeseblajn tagojn.
Krome mi dum multaj jaroj aranĝis ankaŭ aŭtunajn feriajn kursojn en Vejle, kaj poste en Århus.

I: Vi gvidis ankaŭ karavan-vojaĝojn?

F.: En la vintro 1946-47 D-ro Vilho Setälä, proponis, ke mi instigu ankaŭ kelkajn danajn gesamideanojn vojaĝi kun mi. 25 aliĝis. Belan tempon ni pasigis en Jämsä, la finna kursloko. Ni decidis reveni en la sekvonta jaro kun eĉ pli granda grupo. Sed ŝiplokoj ne plu estis haveblaj; Kion fari? La 30 aliĝintoj petis min trovi alian solvon. Ĝi fariĝis: al Parizo per aŭtobuso, tra Germanujo, Nederlando kaj Belgujo. La vojaĝo estis sukcesplena. Nefor­gesebla estis la vespera festo kun la Pariza Esperanto-grupo, kie oni regalis nin per ĉampana, kaj kie ni ĝuis humoraĵojn de R. Schwartz kaj kantadon de S-ino M. Schwartz. En la postaj jaroj ni iris al Sudfrancujo, Svisujo, Aŭstrujo, Jugoslavio, Grekujo ktp. Ĉio ĉi estis ebla nur dank' al Esperanto, kies delegitoj ĉie estis niaj lertaj helpantoj kaj gvidantoj.

I: Plej konata vi estas, eble, pro via eldonejo Dansk Esperanto-Forlag. Kial la nome estas dana?

F: Mi lernis siatempe la lingvon per germana lernolibro, ĉar tiam ne plu ekzistis danlingva. Tial mi decidis verki iun. Tion mi faris. Naive mi kredis, ke la dana landa organizaĵo volas eldoni ĝin, ĉar ĝi estis tre bezonata. Sed ĝi ne havis monon. Dank'al F-ino M. Noll, la "patrino" de la dana Esperanto-movado, mi trovis eldonejon en Kopenhago. Ĝi konsentis eldoni la lernolibron, se mi pagos relative grandan sumon de garantio. Tion mi faris, sed poste ne rericevis ĝin. Tre rapide la libro vendiĝis. Lastmomente mi klopodis savi mian garantiaĵon mendante la reststokon, sed ĝi kovris nur 25%. Tio instigis min eldoni la duan eldonon mem, Ankaŭ ĝi relative rapide vendi­ĝis. Poste sekvis vortaroj kaj materialo por ekzercado, do nur por danoj. Tial la nomo estas dana. Ankaŭ poste mi ne ŝanĝis ĝin, sed nun la adreso ŝanĝiĝis, car la 1-an de aprilo (1978) S-ro B. Holm-Laursen [Sønder Allé 29, Århus C] transprenis la eldonejon. Mia malpli bona vidkapablo devigis min al tio.

I: Jen mia lasta demando: Ĉu vi estis ankaŭ nerekta kaŭzo de multaj internaciaj geedziĝoj?

F: Mi scias pri minimume 50 paroj kiuj renkontiĝis dum la feriaj kursoj kaj poste geedziĝis.

Intervjuis: Zora Heide.
Notoj

La intervjuo estas el: Heroldo de Esperanto, Bruselo,
N-ro 14 (1638), 54-a jarkolekto
16-an de oktobro 1978,
redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska.