Siatempe iom konata virino por multaj kopenhaganoj nun estas nur memoro. En preskaŭ fama La Potfarista Kelo (Pottemagerkælderen) en la angulo de Møntergade kaj Landemærket Ebba regis inter argilaj et-artaĵoj kaj klientoj, kiuj aprecis kaj aĉetis la varojn, kaj kiuj ankaŭ ŝatis la karakterizan personon kun Gretchen -hararo.
Sian libertempon Ebba uzis por aliaj flankoj de la kultura vivo:
ekz-e muziko kaj balado - kaj por la Internacia Lingvo, ekde la 1930-aj jaroj.
Modesta en sia konduto ŝi partoprenis konstante kaj fidele je ĉiuj Esperanto-aranĝoj, lastatempe ankaŭ en la blindula klubo, kiam ŝi mem perdis la vidkapablon. Denun ni ne plu vidos ŝin. Ebba adiaŭis 84-jara, subite kaj sidanta en seĝo.
Mogens Groth