Georg Kustosz naskiĝis la 16-an de oktobro 1923 en la tiame germana urbo Breslaŭ. Kiel judo li spertis la kreskantan antisemitismon dum la 30-aj jaroj.
Oktobro 1939 sukcesis al li vojaĝi al Danio. Li laboris ĉe fiona bieno ĝis oktobro 1943, post kiam li ŝipe fuĝis de Danio al Svedio kune kun la plej granda parto el la dana judaro.
1945 Reveno al Danio.
1946 – 48 Reveno al Germanio, kie li estis dungita kiel cenzuristo ĉe la usonanoj en Munkeno.
1950 Georg revenis denove al Danio.
1955 Georg matrikulis la Instruistan Altlernejon en Skive.
1959 Georg fariĝis instruisto..
Dum la 60-aj jaroj Georg estis instruisto en Qutdligssat, Gronlando.
Nun li translokiĝis al Jutlando, kie li ankoraŭ loĝas (Bjerringbro).
Georg esperantistiĝis iam en 1950. Ek de tiam li ĉiam kaptis la eblecojn por varbi kaj instrui la lingvon ie ajn. Kiel verkisto li eldonis danajn kaj Esperantajn artikolojn pri siaj vojaĝoj per Esperanto kaj per biciklo; interalie pri liaj du vojaĝoj tra Pollando.
1967 – 1972 Georg estis membro de la redakcio de "Norda Prismo", kaj en tiu ĉi aperis apenaŭ du el liaj artikoloj :
1967 La akcidento ĉe Thule
1969/70 Gronlanda blanka makulo en la homa scio’
Lia lasta eldonaĵo estis sia danlingva membiografio: Hvorfor Netop jeg ? www.forlagetBIOS.dk 2005.