Persistulo
Antau ne longe mi skribis artikolon pri la graveco de persisto en nia 1aboro. Unu el tiuj fortaj personoj, pri kiuj mi tiam pensis, estis ĉefinstruisto Georg Rasmussen de Bogense. Li estas esence tie persistulo, sen kiuj nia movado ne povus ekzisti. De lia speco ni bezonas ankoraŭ multege. Se ĉiuj havus forton kaj persiston kie1 li, niaj atingoj estus hodiaŭ multe pli grandaj, ol ili fakte estas.
Jam en 1905 la juna instruisto Georg Rasmussen ekkonis la lingvon. Tio okazis en Kopenhago, kie li ekstudis ĝin kune kun kolegoj. Tamen nur ĝuste antaŭ la dua mondmilito li vere lernis ĝin, kio okazis en kaj post altlerneja kurso en Ry.
Ek de 1954 Georg Rasmussen transprenis la gvidadon de la koresponda kurso de
CDEL. Persiste kaj zorge li plenumis tiun taskon, ne nur ĝis nun, kiam li atingis la dignan aĝon de 85-jaroj. Li daŭrigas sian laboron ĝis la momento, kiam la lasta el la pli ol 10 nunaj lernantoj finos la kurson.
En 1956 Georg Rasmussen partoprenis la Universalan Kongreson en Kopenhago kaj la saman jaron li fondis la klubon en Bogense. Ankoraŭ ĝis nun li restas ĝia prezidanto.
Kvankam grandan nombron da lernantoj li gvidis al la fino de la komenca kaj daŭriga kursoj, kaj malgraŭ lia kluba laboro tamen nur malmultaj konas lin tre proksime. Li estas tre modesta kaj retenema, sed tiom pli laborema kaj persista.
---
---
Ib Schleicher