Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Gepatroj Weide.

Edith kaj August Weide.
August Weide (1904 – 1993), germano, forlasis Germanujon en 1934 kaj dum la sekvantaj jaroj gvidis multegajn kursojn en Jutlando. Dum unu el tiuj kursoj li renkontis la lernantinon Edith Nielsen (1912 – 1982). Ili geedziĝis en 1937. Ankaŭ ŝi gvidas dum la tridekaj jaroj Esperanto-kursojn en Jutlando.

Ili edukas siajn infanojn Eliza (*1943) kaj Peter (*1947) dekomence trilingve: germane, dane kaj Esperante.

En 1948 la familio translokiĝas al Hamburgo.

Notoj
Laŭ informoj de la filo Peter Weide.