La 21-an de oktobro (1958) mortis s-ro C. Graversen en Esbjerg, preskaŭ 73-jara. Finiĝis la vivo de entuziasma esperantisto kaj granda idealisto. Li dum multaj jaroj batalis por Esperanto en nordokcidenta Jutlando kaj poste en Esbjerg. Li estis aktiva membro de la ĉefestraro de CDEL dum 5 jaroj kaj tie havis la gravan postenon kiel afergvidanton. Post sia eliro el la ĉefestraro en 1955 li daŭre prizorgis la administrajn aferojn de DEB, ĝis kiam la malsano devigis lin ĉesigi ankaŭ tion. Sed oni ankaŭ memoros lin kiel poeton kaj tradukanton. Ekzistas multaj belaj poemoj de lia mano, kaj li eĉ gajnis premiojn en literaturaj konkursoj. Li kunredaktis la espereble baldaŭ aperontan Danan Antologion kaj multe kontribuis al la tradukado. Krome li tradukis plurajn librojn, i.a. verkojn de Martinus. Li estis reprezentanto por Universala Ligo en nia lando.
Kiam mi fariĝis prezidanto de CDEL, mi ekkonis Graversen kiel modestan kaj simpatian homon, kiu volonte volas fari laboron por Esperanto. Kun akurateco li prizorgis siajn taskojn, neniam li "ne havis tempon". Ĉiam li estis preta fari sian kontribuon al nia afero. Mi tre alte estimis kaj estimas tiun entuziasman batalanton, kiu havis noblan koron kaj altajn idealojn. Ni neniam forgesos nian samideanon, nian kunbatalanton, nian kolegon kaj nian kameradon C. Graversen, kiu nun ne plu estas inter ni.
Honoron al lia memoro!
Svend Dragsted.
|