Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Gunnar Thuesen, ­20.11.28 - 07.03.94.

Nur 65-jara Gunnar Thuesen est­as forrabita de nia mondo. Antaŭ kelkaj jaroj li - supozeble pro diversaj miskonprenoj - forlasis la Esperanto-laboron por DEFA kaj IFEF, sed antaŭ tio li servis la Esperantomovadon dum pli ol 50 jaroj - kaj tion atingos malmultaj el ni, kiuj nun laboras pri tio.

Multaj estas la meritoj de Gunnar Thuesen:

- Loke kiel instruanto kaj gvi­danto de la t.n. GT -vesperoj, dum kiuj li arigis ĉirkaŭ si multajn modeste progresintajn lingvokon­antojn, kiuj per tio akiris tian memfidon, ke ili kuraĝis partopreni en internacaj renkontiĝoj kaj kon­gresoj.

- Lande kiel multjara IFEF-ko­mitatano por DEFA, tasko, kiun li plenumis serioze, plej ofte sam­tempe kun karavangvidado al kaj de kongresoj.
Ni memoras lin ankaŭ kiel verkin­to kaj preleganto de la fakprelego en la 37-a IFEF-kongreso en Vejle, kiam li sukcesis igi DSBn eldoni la prelegon. Ĝi temis pri liaj tiamaj korinfanoj: eksterordinaraj transportoj kaj planado helpe de komputero. Kiel plurjara prizor­ganto de ĝisdatigo de la Esperanto-klarigo en la dana horaro li servis samtempe al DSB kaj al DEFA.

- Internacie la plej grava me­rito de Gunnar Thuesen supozeb­le estas la enkonduko de Fervojaj aktualaĵoj en la IFEF-kongresoj. Ne tuj oni komprenis la intencon, kiun havis la tiama gvidanto de Fakprelega Komisiono (= Gunnar Thuesen 1979-1986), sed per lia persista labormaniero li sukcesis; kaj nun ja iniciato la eĉ evoluis al prelegoj KAJ aktualaĵoj.

Ne ĉiam plene fleksebla antaŭ la deziroj de la ĉirkaŭo Gunnar Thu­esen persiste iris sian vojon celi­tan, kaj ni ne povas ne admiri lian perfektan preparon de siaj taskoj, kiujn oni povis partopreni - aŭ forlasi.

Malsano forprenis plurtalentan, rektlinian homon.

DEFA
Notoj
El: Dana Fervojisto, n-ro 4, aprilo 1994.