Gustav Kühlmann naskiĝis en Danio la 8-an de aŭg. 1912. Li ekstudis Esperanton meze de la 30-aj jaroj, kaj en 1944 fariĝis prezidanto de Konversacia Esperantista Klubo Kopenhago - posteno kiun li okupis plurfoje, dum jardekoj.
Lian organizan talenton laŭdas i.a. la postkongreso de la LJK en Malmø (1948) kaj du UK-oj en Kopenhago (1956, 1975), kies LKK-estro li estis. Kiam en 1974 al UEA mankis kongresurbo por la sekva jaro, li elpaŝis en la fermo de la Hamburga UK per pretecdeklaro de Kopenhago.
Ekde 1979 li estris la asocion Internacia Aŭtomobilista Esperanto-Klubo.
Membro de UEA ekde 1945, dum multaj jardekoj li servis kiel komitatano (1951-83). Kiel loka delegito, ĉiam en la sama urbo, li eble atingis mondrekordon: de 1946 li plenumis vicdelegitan, ekde 1950 delegitan funkcion en Kopenhago.
Ĉion li faris en kunlaboro kun sia edzino kaj bonaj amikoj. Dankemaj ni povas esti pri la heredaĵo kaj la memoroj. La Honoran Membrecon de UEA, DEA kaj de KEK Gustav Kühlmann meritis.