Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Don (Donald) Harlow.

La 27-an de januaro 2008, post longdaŭra malsano, en Kalifornia hospitalo forpasis la konata usona esperantisto Don Harlow. Li aktivis interalie kiel prezidanto de Esperanto USA kaj kiel redaktoro de ĝia samnoma gazeto. Li estis konata ankaŭ kiel verkisto, tradukisto, recenzisto, kaj redaktoro de antologio kaj kreinto de granda reta kolekto de Esperanto-literaturo. Ekde la pasinta jaro, ekzistas la premio Harlow por elstaraj tradukoj el la usona literaturo en Esperanto.
Li studis dum la junaj jaroj en Århus, Danio
Mi interŝanĝis tradukojn de literaturo kun Don Harlow, vidu i.a. la reton:Klaku: "Harlow"
Notoj
El: Esperanto en Danio, n-ro 1, marto 2008
kaj miaj propraj informoj.