Tragika aŭtomobila akcidento finigis nekutiman Esperanto-vivon!
Survoje hejmen kune kun sia edzino Henning Hauge estis tuj mortigita per
aŭtomobila kunpuŝiĝo vespere la 7-an de aŭgusto 2003. Sabine mirakle transvivis per rompita brako kaj vizaĝaj lezoj.
La nekutima Esperanto-vivo komenciĝis en 1960, kaj tre baldaŭ Hauge ekhavis gvidajn rolojn en DEFA, unue kiel sekretario kaj jam en 1966 kiel prezidanto, kiun postenon li tenis 20 jarojn, kaj ankaŭ poste li devis gvidi la asocion, ja fakte neniam li finis laboregi por DEFA, la lastajn jarojn kiel enpaĝiganto kaj presanto de Dana Fervojisto.
Internacie Hauge estis kasisto de IFEF dum 28 jaroj kaj partoprenis dufoje aktive en statutkomisiona laboro. En 2001 li estis nomumita Honora Membro de IFEF.
Li iniciatis la Nordiajn Fervojistajn Esperanto-kunvenojn, estis vicprezidanto de LKK de la 25-a IFK en Århus kaj LKK-prezidanto de la 37-a en Vejle kaj la 50-a en Aalborg.
Li estis prezidanto de la Kultura Fako de DJF dum multaj jaroj, kaj kiel DJF-reprezentanto en FISAIC-asembleoj li grave helpis al pri agnosko de Esperanto en tiu organizaĵo. Oran medalon de FISAIC li ricevis en 1996 kaj Honoran Membrecon en 1998. DJF honoris lin per pluraj medaloj.
Estus verŝajne tede provi mencii ĉiujn farojn kaj meritojn de Hauge, do estu nur dirite, ke la Esperanto-movado perdis fidelan kaj stabilan kunlaboranton en momento, kiam li sentis, ke li meritus iom da malstreĉo post tiom da laborjaroj.
Al Sabine kaj liaj filinoj iru niaj kondolencaj pensoj kune kun granda
danko al Henning Hauge pro senproblema kunlaboro dum multaj jaroj.
DEFA