Esperanto Nia
Personoj - Biografioj

Chr. Heilskov, Vejle.

Pro nekomprenebla senalento de la subskribinto ĉi tiu artikolo aperas nur postfeste, sed tamen mi - vekiĝinte - sentas min devigata atentigi la esperantistaron pri la fakto, ke unu el niaj pioniroj Chr. Heilskov la 6-an de aprilo (1948) preterpasis sian 75-jaran naskiĝtagon.

Liaj multaj geamikoj certe ne le scias pri la fakto, ĉar tiu modesta homo neniel povus ekhavi la ideon atentigi pri si mem, kaj amikoj ja povas esti forgesemaj. Tio ne signifas, ke ni ne sufiĉe ŝatas Chr. Heilskav - male! Ĉuste pro lia malegoista karaktero kaj ankaŭ pro lia bonhumoro kaj afableco ni plenanime ĝuas la kuneston kun li.

Nian hejman movadon li partoprenis kaj subtenis fervore jam de la komenco, kaj li neniam perdis la amon al nia afero. Li instruis, verkis, tradukis, propagandis - ĉiam en iam modesta maniero laŭ la sia naturo, sed multaj anoj ŝuldas al li dankon pro sia eniro en la Esp-mondon.

Li kunhelpis fondi »Aarhus Esperantoforening« antaŭ 40 jaroj kaj estis ĝia unua prezidanto. Kaj dum sia longa, iom ŝanga vivo li ĉiam eluzis la okazan atentigi pri la afero, kiu havas tiam grandan parton de lia koro.

Pri liaj Esp-publikaĵoj estas specilale menciinda lia ĉarma libro pri H. C. Andersen. Bedaŭrinde ĝi (presita en Ĉinujo) ne havas tute decan eksteraĵon, sed vere leginda ĝi estas.

La vivo de C. H. estis iom varia. Li ĉiam ŝatis vojaĝi. Kiel instruisto ĉe la liceo en Thorshavn li en sia junceo konantiĝis profunde kun la Feroaj Insuloj kaj la vivo kaj lingvo tie. Poste li vizitis ankaŭ aliajn landojn kaj praktikis Esperanton. Cetere li dum multaj jaroj deĵoris ĉe la ŝtata biblioteko en Aarhus kai biblioteko en Gentofte. Post sia eksigo li vivas kiel verkisto, kaj krom la intereso pri Esperanto lin multe okupas la afero de historio kaj topografio. En diversaj jarlibroj de historiaj asocioj li faris priskribojn pri danaj regionoj.

Eksterordinare bela estas lia eta libro: »Fra Skagen til Skallingen.« - Ni ne forgesu, ke li ankaŭ en tiu genro utiligis Esp-on verkinte porturistan priskribon de Aarhus.

Nun ni loĝas en Addit, en regio­no, kiun li prefere ŝatas, kaj li estas nuntempe okupata de priskribo de la loka paroĥo. De tempo al tempo li bicik]e faras longajn ekskursojn kun siaj skizlibro kaj kolorigiloj kaj faras ĉarmajn portretojn de la lo­koj, kiujn li vizitas. En Randers, Aarhus kaj aliaj urboj li fondis ko­lektojn de bildoj el jutlandaj regionoj.

Fine ni kaptas la okazon danki lin pro lia grava kaj instiga laboro, kiel prezidanto de l' komitato por dana Esp-antologio, laboro, kiu jam estas preskaŭ finita laŭ la unua plano.

Ĉiuj liaj geamikoj deziras al li ankoraŭ vicon da bonaj laborjaroj, dankante lin pro la jam pasintaj.

H. E. Jensen.

Notoj
El: Dansk Esperanto-Blad, n-ro 4 - aprilo. 1948.