La 18-an de junio subite mortis tre konata kaj aktiva samideano, instruisto Hans Erik Jensen, - inter esperantistoj konata kiel HEJ, Toustrup.
Jam antaŭ proksimume 40 jaroj HEJ esperantiĝis, kaj dum tre multaj jaroj li estis ege aktiva diversmaniere. Li ne nur tradukis multajn danajn kantojn, sed li ankaŭ verkis multajn originajn. Por la ĵus okazinta 2S-a IFEF-kongreso li tradukis la recitativon en esperanton.
Unu el la plej gravaj laboroj, en kiu li partoprenis, estis la redaktado de Dana Antologio, kiu realiĝis dank' al tio, ke HEJ estis la plej aktiva kaj laborema aganto.
HEJ estis tre ŝatata homo ĉe kursoj kaj kunvenoj pro tre bona humoro, kaj kiel gvidanto de la kantado li estis perfekta.
En sia libera tempo li multe okupis sin pri desegnado kaj artpentrado kaj en la lastaj jaroj ankaŭ pri tranĉado de figuroj el ligno; sed precipe la pentrado okupis lin tiom, ke li posedis grandan aron da pentraĵoj, el kiuj multaj estas dedicitaj al la vilago Toustrup. Ties komunuman kunvenejon li
ornamis per mur-pentraĵoj, kiuj vekis grandajn intereson kaj atenton.
HEJ estis membro de Silkeborg Esperanto Klubo proksimume 30 jarojn, kaj ankaŭ por ĝi li faris gravan laboron redaktante kaj eldonante dum multaj jaroj ĝian kluban gazeton, La verda stelo. Al la kluba biblioteko li donacis grandan kvanton da diversaj esperanto-libroj, el kiuj multaj estas liaj propraj verkaĵoj.
Jen silentas tiu koro de brava aktivist'
restas nur la memoro pri vera esperantist'.
Honoro al la memoro pri li!