La 27-an de julio (1971) mortis Holger Hansen.
En 1927 li fondis la klubon en Holbæk, kaj estis prezidanto en pli ol 40 jaroj, antaŭ 3 jaroj li pro malsaneco forlasis tiun postenon.
Multaj homoj konis Holger Hansen, modesta, ĉiam helpema. Li fakte ĉiam laboris por Esperanto, aranĝis kursojn, prelegvojaĝojn (ekz. de Sinha), multe vojaĝis, li havis amikojn ĉie.
Ne nur en la klubo en Holbæk, sed multloke oni gardos la memoron pri bona kaj fidela amiko.
Li fariĝis Honora Membro de Centra Dana Esperantista Ligo je ĝia ĝeneralkunveno en 1966 en Kopenhago.
Holbæk Esperanto Klubo.
Forpasis honora membro de C. D. E. L.
---
---
Se oni trafoliumas la danajn esperantogazetojn ek de "La Forta Voko" ĝis "Dana Esperanto-Bulteno" oni ofte vidas la nomon Holger Hansen.
Li fariĝis prezidanto de la klubo en Holbæk ek de ĝia starto en 1927 kaj daŭrigis ĝis antaŭ kelkaj jaroj. Liaj laboroj por esperanto estas multnombraj. Membro de la landa estraro (vicprezidanto), preleganto en kaj por esperanto en diversaj societoj, tradukanto de sveda kurso al esperanto, gvidanto de la prelegvojaĝoj por Centra. En la ekzamena komitato por la 3-a grado, en komitato por eldona de esperantokantaro, prelegis en la dana radio kun resumo en esperanto. Ofta partoprenanto de la danaj jarkunvenoj, honora membro de Centra, instruis esperanton dum multaj jaroj. Kaj antaŭ ĉio, li estis bona prezidanto de la klubo en Holbæk, kie li estis la natura mezpunkto.
Mi havis la ĝojon dum kelkaj jaroj labori kun Holger Hansen en Holbæk, kaj de tiu tempo mi havas la plej bonan memoron pri li. Li ĉiam estis tre afabla, ĉiam sciis en bela maniero ordigi la diversajn aferojn. Mi memoras Holger Hansen kiel integran personecon.
Al la edzino mian koran kondolencon.
Anna Riis.