. . .
Holger Hansen eklernis Esperanton en 1932 kaj tuj aliĝis al la laborista klubo en Ĺrhus. Kiam en 1936 estis sufiĉe multaj por fondi propran klubon en Aabyhøj, li fariĝis ĝia kasisto, kaj depost 1940 li estas
prezidanto. - Li estas kunfondinto de DLEA kaj ĝia unua kasisto. Ĉe la jarkunveno en Århus 1939 li estis elektata kiel prezidanto, kaj tiun postenon li depost tiu jaro plenumis kun koro kaj animo. Ĉiam kaj ĉie li laboras kaj agitas por Esperanto kaj fakte li ne komprenas, ke ĉiu klaskonscia laboristo ne volas oferi tiun relative mallongan tempon por lerni nian lingvon kaj tiel fariĝi vera internaciisto aŭ pli guste sennaciisto.
Holle estas malnova SAT-ano (matrikulo 19582), li estas membro de la LEA komitato kaj kasisto de la Komunkomitato de Danaj Esperantistoj. Cetere ŝajnas, ke li ŝatas monon. Dum la 20-a SAT-kongreso en Aarhus li ankaŭ estis kasisto. Tiam li solvis vere malfacilan monproblemon por multaj el la eksterlandaj partoprenantoj, kiuj ne rajtis kunporti monon el siaj landoj.
Sed Holle ne nur estas Esperantisto. Inter la loka kleriga movado li faris grandan laboron, li estas ano de la reprezentantaro de la metallaborista organizo, vicprezidanto de la loka konsumkooperativo, estrarano de la malsanasekura societo ktp. ktp. - Li opinias nome, ke esperantisto ne izoligu sin for de la funkcioj de laboristaj organizoj, kaj li mem estas bona ekzemplo tiurilate.
Holle estas bona kamarado - ordo kaj akurateco lia virto.
R. Jørgensen.